lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par Roland
ĈE LA TOMBO DE LUCIAN BLAGA
lakteca kaj sufiĉe nerealeca
kiel sur polvokovrita poŝtkarto
la vilaga preĝejo
ĉio ĉirkaŭe submetis
Siajn koloron kaj aspekton al la tempo
kelkaj poploj distingeblas
solecaj
malantaŭ ili
la sensignifa tumulo
okdek centimetrojn super la vero
tiu, kiu alproksimiĝas sentas ĝin
altiĝi nehaltigeble
en la propra estaĵo
pli poste
la ferpordo tinte revokas
al la realo
Frank Hodjak (esperantigis Ionel Oneţ)
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog