lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
en attendant que ça existe en E-o voici un fort pratique, mais en anglais dictionnaire et outil de traduction pour le hindi http://dict.hinkhoj.com/
http://greetings.hinkhoj.com/utilities/sendgraphic.php?gfxid=63
autre moyen très pratique pour apprendre et s'entrainer : vous ajoutez à votre navigateur ce module https://addons.mozilla.org/fr/seamonkey/addon/quick-translator/
et vous le configurez pour qu'il traduise en hindi; et vous n'avez plus qu'à comparer les textes, et retenir.
à quoi peut servir l'Espéranto?
- encore (en plus de tout le reste!) à ceci:
à apprendre les autres langues. C'est pourquoi j'avais commencé à faire une grammaire du hindî en Espéranto. Mais c'est fatigant et mes forces estas tre malmultaj , sont très peu. J'ai
abandonné.
voici au moins de quoi en donner une petite idée, et
.......
et bien si seulement quelq'un avait, lui le courage de m'aider, peut-être que par la même occasion ça me redonnerait le courage de continuer!
(se iu havus la kuraĝon pluigi tiun laboron? .... krome eble tio eble redonus al mi kuraĝon pliiri
mem)
à défaut cours par
internet ... en anglais
Vortordo:
Pri la vortordo aferoj samas kia en Esperanto, sed tion oni priskribas malmaniere !
- En Esperanto oni unue diras al vi : la vortordo estas libera !
Poste oni diras, ke tamen estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas doni emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin.
- En hindî oni diras, ke la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan laŭvican lokon en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de parto, kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos, ke vortoj povas troviĝi en plej diversaj ordoj !
Do, jen la norma ordo :
Unua principo : la ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj) kun inter ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la nerekta objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo.
आप कल मुझ ेपैसा दीिजए । vi bonvole donu al mi la monon morgaŭ
मैं हमेशा वहाঁ बस से जाती हूঁ । mi ĉiam iras tien perbuse
Se estas nea vorteto ( नही۟, न, मत ) ĝi troviĝas tuj antaŭ la unua elemento de la verbo, la unua elemento de la verbo estas tiu, kiu entenas ties radikon. Kiam la verbo « esti » होना uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu kiel helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नही۬
हमर ेगाঁव के लोग गोश्त नहीं खाते Niavilaĝaj homoj ne mangas viandon
Se estas ia demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la frazon kun िकतन ेिदन) ĝi lokiĝas tuj antaŭ la verbo
यह दुकान बंद कब होता है ? Kiam tiu butiko fermiĝas ?
Verbo « esti » - subjektaj pronomoj
ni estas हम है॑۬ै॑
vi estas तुम, आप (1) हो
ili estas वे, ये (2) है॑۬
1) por aĵoj, utilaĵoj, varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+ क ेपास+ « verbo esti » :
राम क ेपास कमपयुतर है Râm havas komputilon
मेरे पास पैसा नही ंंहै mi ne havas monon
Sed notendas, ke la laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo क ेपास estas « apud », do se oni diras :
राम कमपयुतर क ेपास है tio signifas « Râm staras apud la komputilo »
kaj :
कमपयुतर राम क ेपास है La komputilo staras apud Râm
2) Por nemoveblaĵoj, parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo :
दुकानदार क ेदो दुकान ेंहै॑۬ la butikisto havas du butikojn
मेरे दो छोते बेटे है॑۬ mi havas du filetojn
3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple :
हमारे मकान में सात कमर ेहै॑۬ nia domo havas sep ĉambrojn
Se-frazoj
Se-frazojn konsistigas « se+* » propozicio sekvita de « tiam+* » propozicio : « Se pluvos, tiam mi ne eliros ». En la Hindia, la se-propozicio ekas per अगर aŭ यिद, kaj la tiam propozicio per तो (foje povas okazi, ke अगर / यिद estu forlasita, sed pri तो ne eblas).
Se la se-frazo temas pri estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo (se subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa aŭ malpli neta) :
अगर वह आयएगी तो उसे पुसतक दঁूगा। Se ŝi venos, mi donos la libron al ŝi.
अगर वह आयए तो उसे पुसतक दঁूगा। Se ŝi eble venos, mi donos la libron al ŝi.
मौसम अचछा न हो तो हम घर में ही रहें ? Se la vetero ne bonus ĉu ni ja restus en la domo ?
en la tiam-propozicio povas uzati futuro, aû subjunktivo aû ia ordona modo (aû ordona
modo aû « ĝentila peta modo ») :
अगर वह नहा रहा हो तो मैं उस
ेबाद में फ़़ोन करঁू ?
Se okazus, ke li li estos bananta, do ĉu mi eble telefonos pliposte ?
Aliaj sencoj de तो
Ni vidis, ke en tiaj frazoj तो havas sencon de rezulto, ankaŭ en aliaj cirkonstancoj ĝi uzatas tiusence :
अचछा, तो म ैंचलूঁगा । bone, do mi ekiras.
तो आप यहा ঁिकतन ेिदन रहेंगेें ? Nu, kiom da tagoj vi restos ?
Kiam तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio, gi donas al la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe anoncas kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple :
मैं तो नहीं जानता , मेरा भाई जानता होगा । Ne scias mi, sendube scias mia frato.
नहीं तो signifas « se ne », ekzemple :
पतर जलदी िलखो नही ं तो मैं ैंघबराऊঁगा । rapide vi skribu leteron, se ne mi maltrankviliĝos.
Aliaj kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube :
आप अचछ ेतो है॑۬ैं ? vi bone fartas, mi esperas ?
माঁस तो कया, वह अंंडे भी नहीं खाती ! viando? ne parolu pri tio, ŝi ne manĝas eĉ ovojn !
Tie oni vidas la emfazan rolon de कया metita ne en sia normala pozicio (komence, kiel « ĉu ») sed frazfine.
Alia ekzemplo en rekantaĵo de sufia kanto:
आरे लोगों तुम्हारा कया ? hej homoj ! ĉu via (subkomprenite: “afero”) ?! (subkomprenite: "ne ? Do fermu la klapon !")
R. Platteau - 9/4/2004 – je la 3-a matene
Sufikso वाला
वाला estas sufikso aldonita ĉefe post nomoj adverboj aŭ infinitive en oblikva formo por elfari diversajn sencojn. Ĝi deklinaciiĝas kiel a-vortoj.
Tiel el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de « uloj », ekzemple
िमठाई : dolĉaĵo िमठाईवाला : dolĉaĵvendisto
पगड़ी : turbano पगड़ीवाला : iu, kiu surhavas turbanon
el adverboj :
ऊपर : supre ऊपरवाला : superŝtupare, supretaĝe
el oblikviaj infinitivoj:
िहंदी बोलना : paroli la hindan िहंदी बोलनेवाला : hindiparolantulo
आना : veni आनेवाला : kiu venas, onta
el oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta la aferon », ekzemple :
मैं बाहर जानेवाला था : mi estis tuj forironta
http://arvindguptatoys.com/
vous trouverez le texte téléchargeable du Petit Prince en hindi (et de plein d'autres oeuvres!! il y a même Summerhill de A.S. Neill).
Il n'y a plus qu'à s'en servir en regard du texte français et vous avez un texte de travail excellent!