Du noveloj de Hjalmar Söderberg, tradukitaj de Sten Johansson.
HUNDO SEN MASTRO
Viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon. La hundo longe kaj amare funebris pri li. Ĝi tamen ne kuŝiĝis por morti sur la tombo de sia mastro, eble pro tio ke ĝi ne
sciis kie tiu troviĝas, eble ankaŭ pro tio ke ĝi esence estis hundo juna kaj gaja, kiu ankoraŭ ŝajnis havi konton por reguligi kun la vivo.
Troviĝas hundoj duspecaj: tiaj kun mastro, kaj tiaj sen mastro. Laŭ la eksteraĵo tiu distingo ne gravas; senmastra hundo povas esti same grasa kiel la aliaj, ofte eĉ pli grasa. Ne, la diferenco
troviĝas aliloke. Por hundo la homo signifas eternon, providencon. Mastron obei, sekvi, fidi: jen por tiel diri la senco de hunda vivo. Estas vere, ke ĝi ne dum ĉiu minuto de la tago pensas pri
sia mastro, kaj ke ĝi ne ĉiam akompanas lin ĉekalkane; ne, ĝi ofte vagas tute sola kun afereca mieno dum ĝi priflaras domangulojn, ligas rilatojn kun siaj samspeculoj kaj kaptas oston, se tiel
eblas, kaj zorgas pri multo; tamen en la momento kiam ĝia mastro fajfas, ĉio ĉi malaperas el ĝia hunda cerbo pli rapide ol kiel skurĝaj batoj elpelis la vendistojn el la templo; ĉar ĝi scias,
ke unu afero estas necesa. Kaj ĝi forgesas sian domangulon kaj sian oston kaj siajn kompanojn kaj rapidas al sia mastro.
Tiu hundo, kies mastro mortis en maniero kiun la hundo ne sciis, kaj estis entombigita en loko kiun la hundo ne konis, dumlonge funebris pri li; sed kiam pasis tagoj kaj nenio okazis, kio povus
memorigi ĝin pri la mastro, ĝi forgesis lin. En tiu strato, kie ĝia mastro iam loĝis, ĝi ne plu flaris la odoron de liaj spuroj. Kiam ĝi ludis sur herbejo kun amiko, ofte fajfo tranĉis la
aeron, kaj sammomente la amiko malaperis kiel vento. Tiam ĝi streĉis la orelojn, sed neniu fajfo similis tiun de ĝia mastro. Do ĝi forgesis lin, kaj ĝi forgesis ankoraŭ ion: ĝi forgesis ke ĝi
iam havis mastron. Ĝi forgesis, ke iam ajn estis tempo, kiam ĝi ne konsiderus ebla por hundo vivi sen mastro. Ĝi iĝis hundo pri kiu direblus, ke ĝiaj bonaj tagoj forpasis, kvankam nur en senco
interna, ĉar pri mondaĵoj ĝi sufiĉe prosperis. Ĝi vivis tiel, kiel hundo povas vivi: ĝi foj-foje ŝtelis bonan tagmanĝon sur la vendoplaco kaj ricevis bastonadon, kaj havis amaferojn, kaj
kuŝiĝis por dormi kiam ĝi laciĝis. Ĝi akiris amikojn kaj malamikojn. Iutage ĝi zorge tanis la haŭton de hundo pli malforta, alitage ĝi mem estis grave taŭzita de alia, pli forta. Frumatene oni
povis vidi ĝin kuri malsupren laŭ la strato de sia mastro, kie ĝi pro kutimo ankoraŭ plej ofte restadis. Ĝi kuras rekte antaŭen kun mieno kvazaŭ ĝi havus ion gravan por plenumi; pasante
priflaras hundon renkontatan, sed ne zorgas daŭrigi la konatiĝon; poste ĝi rapidiĝas, sed subite sidiĝas por grati sin malantaŭ orelo kun flamiĝanta energio. En la sekva momento ĝi eksaltas kaj
flugas trans la straton por peli ruĝan katon tra kela truo, post kio ĝi kun rekonkerita mieno afereca pluiras sian vojon kaj malaperas post domangulo.
Tiel pasis ĝia tago, kaj jaro proksime spursekvis jaron, kaj ĝi maljuniĝis sen tion rimarki.
Poste do alvenis vespero nuba. Estis humide kaj malvarme, kaj iam-tiam ekpluvis. La maljuna hundo dum tuta tago vagadis longe for en la urbo; ĝi malrapide supreniris la straton, ĝi iomete
lamis; foj-foje ĝi haltis por skuegi sian nigran felon, kiu kun la jaroj grizmiksiĝis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo. Laŭ sia kutimo ĝi flaris jen dekstre, jen maldekste; poste ĝi deviis sub pordegan
volbon, kaj kiam ĝi revenis el tiu, alia hundo ĝin akompanis. Sekvamomente aperis ankaŭ tria. Ili estis hundoj junaj kaj ŝercemaj, kaj ili volis logi ĝin al ludado; sed ĝi estis malbonhumora,
kaj krome komenciĝis pluvego. Tiam fajfo tranĉis la aeron, longa kaj akra fajfo. La maljuna hundo rigardis la du junajn, sed ili ne atentis; fajfis neniu el iliaj mastroj. Tiam la maljuna
senmastra hundo streĉis la orelojn; ĝi subite sentis sin tre stranga. Jen ankoraŭ fajfo, kaj la maljuna hundo perplekse saltis jen unuflanken jen aliflanken. Fajfas ĝia mastro, tiam ĝi ja devas
obei! Triafoje iu fajfis, same persiste kaj akre. Kie li do estas, kiudirekte? Kiel tio okazis, ke mi disiĝis de mia mastro? Kaj de kiam ni disiĝis, de hieraŭ aŭ de tri tagoj aŭ eble de
momento? Kaj kiel aspektis mia mastro, kaj kian odoron li havis, kaj kie li estas, kie li estas? Ĝi kuris en rondoj priflarante ĉiujn preterpasantojn, sed neniu estis ĝia mastro, kaj neniu
volis esti tia. Tiam ĝi turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la strato; ĉe domangulo ĝi haltis por rigardi ĉirkaŭen ĉiudirekte. Ĝia mastro ne estis tie. Tiam ĝi galope rekuris laŭ la strato; koto
ŝprucis de ĝi kaj pluvakvo fluis de ĝia felo. Ĉiuangule ĝi haltis, sed nenie troviĝis ĝia mastro. Tiam ĝi sidiĝis en stratkruciĝo, streĉis sian hirtan kapon al la ĉielo kaj hurlis.
Ĉu vi iam vidis, ĉu vi iam aŭdis tian hundon forgesitan, senmastran, kiu streĉas sian kolon al la ĉielo kaj hurlas, hurlas? La aliaj hundoj malrapide fortrotas kun la vosto inter la kruroj; ja
ili ne povas konsoli nek helpi.
LA TUĈDESEGNO
En iu aprila tago antaŭ multaj jaroj, en epoko kiam mi ankoraŭ cerbumis pri la senco de l’ vivo, mi eniris etan cigarbutikon ĉe strateto por aĉeti cigaron. Mi elektis malhelan kaj angulhavan
El Zelo, metis ĝin en mian cigarujon, pagis kaj preparis min por foriri. Sed subite mi ekhavis la ideon montri al la
junulino, kiu laboris en la butiketo, kaj de kiu mi ofte aĉetis miajn cigarojn, etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo. Mi ricevis ĝin de juna artisto, kaj laŭ mia
opinio ĝi estis tre bela.
“Jen rigardu”, mi diris etendante ĝin al ŝi, “kion vi pensas pri tio ĉi?”
Ŝi prenis ĝin mane kun scivola intereso kaj rigardis ĝin tre longe kaj tre proksime. Ŝi turnis ĝin laŭ pluraj direktoj, kaj ŝia vizaĝo alprenis mienon de pena pensado.
“Nu, kion ĝi signifas?” ŝi fine demandis kun scivolaj okuloj.
Mi iomete konsterniĝis.
“Ĝi nenion specialan signifas”, mi respondis. “Ĝi estas nura pejzaĝo. Jen tero kaj jen ĉielo, kaj tio estas vojo... Ordinara vojo...”
“Nu, tion mi ja vidas”, ŝi grimacis per sufice malĝentila tono; “sed mi volas ekscii kion ĝi signifas.”
Mi estis senkonsila kaj embarasita; neniam mi ekpensis pri tio, ke ĝi ion signifus. Sed ŝia koncepto ne estis ŝancelebla; ŝi unu fojon por ĉiam ekhavis la ideon, ke tiu bildo devas esti
iaspeca “serĉu la katon”. Kial mi aliokaze montrus ĝin al ŝi? Fine ŝi almetis ĝin al la fenestra glaco por travidi ĝin. Kredeble oni iam montris al ŝi iajn kuriozajn ludkartojn, kiuj sub
normala lumo prezentas karoan naŭon aŭ pikan fanton, sed kiuj, se oni tenas ilin kontraŭ la lumo, prezentas ion maldecan.
Ŝia ekzamenado tamen donis nenian rezulton. Ŝi redonis la desegnon, kaj mi preparis min por foriri. Tiam la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo:
“Hontu, vi vere malbone agas, kiam vi tiel mokas min. Mi tre bone scias ke mi estas nur malriĉa knabino kaj ne povas akiri bonan edukon; sed pro tio ne necesas moki min. Ĉu vi ne bonvolus
diri, kion signifas via bildo?”
Kion mi respondu? Mi donus multon por povi diri al ŝi kion ĝi signifas; sed mi ne povis tion fari, ĉar ĝi ja nenion signifis!
*
Nu, pasis jam pluraj jaroj de tiam. Mi nun fumas aliajn cigarojn kaj aĉetas ilin en alia butiko, kaj mi ne plu cerbumas pri la senco de l’ vivo; tamen ne pro tio ke mi ĝin imagas trovita.
La tuton kaj multaj aliaj beletraj tekstoj en Esperanto ltroviĝas en:
http://tekstaro.com/serchi/
Commentaires