lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
on est plus libre dans une dictature africaine que dans une démocratie de haut niveau technologique. Pourquoi
?
Parce que dans une dictature africaine, dès que vous tournez à l'angle de la rue, le policier ne vous voit plus et vous pouvez faire ce que vous voulez.
Aujourd'hui, les Américains sont plus intimement surveillés que les citoyens russes ou chinois ou iraniens. Et l'idéologie qui supporte cete surveillance est beaucoup plus exigeante. La tyrannie
n'est peut-être pas toujours où l'on croirait, ni la liberté ...
Jen grava kaj pripensiga citaĵo (esperantigita de Georgo Kamaĉo) de Santiago Alba, hispana literaturisto kaj filozofo, kiu montras :
1- kun tiel cetere iom da liberiĝo el sian etnocentrismon, montras, kaj komprenigas ke la ideo kutima de
okcidentanoj, laŭ kiu arabaj landoj estante diktaturoj aŭ falsigitaj demokratioj, devas esti en ili neniom da libero; ke male tamen fakte la tiaj araboj povas senti sin trankvilaj kaj liberaj,
kaj reale vivi pli libere ol la kompatindaj civitanoj de niaj demokrataj okcidentaj landoj .
2- ke oni malpravas fari, kiel oni nun faras,fari el la ideo (kej eble nur la vorto !) « demokratio » veran « Dion », nepra kaj sufiĉa kriterio por ĉia civilizeco kaj feliĉo, dum tiu estas tiom ofte kaj amase manipulata kaj sensencigita de ekzemple financaj kaj « nomenklaturaj » fortoj kaj interesoj (kaj ne nur en Sovetio ekzistas estrularklasa Nomenklaturo, tion oni tro emas forgesi…) iĝante nur skuludilon por kvetigi la popolon kaj kredigi al li ke la antaŭe planitaj kaj en oficejoj kaj lobioj elpensitaj paŝoj ĵetiĝas sur ili rajtece kaj legitime, kaj « demokratece », kaj fakte estas nur ekrano por pluiginta rego de certa klaso jam reginta dum antaŭaj reĝoj aŭ aliaj reĝimoj. (kaj ŝajnas, ke des pli ĝi mankas sencon, ju pli oni laŭdas ĝin kiel sendiskutata kaj neanalizata gaĝeton). Legu komplete pri tio la kritikojn de Jose Saramago kaj multaj, multaj alimondistoj pri la trompaspekteco de demokratio, almenaŭ de formala demokratio, kaj artifikoj. (Kaj foje ekestas eventoj, kiuj malkaŝas la veron, kaj la veran menson kaj komprenon de ties regantoj kaj krude metas fronte de niaj okuloj, en halucine cinikaj kaj por la popolo malestimaj parolaĵoj, kiel iliaj fakte aĉaj subkomprenitaj pensoj, enrabiigitaj de neatendite demokrata reago de la « suverena popolo » estinte subite preninta la vortojn demokratio, kiel ĝi estus vera ! – mi pensas ekzemple pri la nuntempa afero de la Eŭrop-« konstitucia » referendumo en Francio !!)
3- Ke jam de la helenuja penso, kaj inklude en la demokrata teorio fontas la totalisma penso kaj la totalismaj reĝimoj, kiuj plurfoje plagis nelge Okcidenton (kaj fakte se oni relegas Platono kaj eĉ Aristotelo kun tiu revovigita vido en la menso, oni pli bone komprenas ilin kaj malkovras aspektojn kutime lasitajn preteratentitaj), kaj ankaŭ la onta totalismo, kiun Okcidenton jam pretigas al siaj kompatindaj loĝantoj, kiu konjekteble estos pli terura malhumanismiga, kaj neelskuebla ol la krudaj primitivaj formoj de la dudeka jarcento !!… Kaj kies danĝero des pli seriozas, ne nur ke oni sukcesis sentigi ĝin kiel prava al la loĝantaro (jam la intaj totalismoj oni sentigis prava al la loĝantaro) sed, ke ĝi estas de preskaŭ ĉiuj ankoraŭ neatentita (kiel en la historio pri la rano, kiun oni kuiras en pograde varmiganta akvo !) ! Sed vidu eĉ nur, se vi legas la francan : http://www.syti.net/Topics.html
« Jen la diferenco : el la okcidenta ŝtato, elasta kaj demokratia, laudifine fontas la socia ideologio kaj ĝi do ĉiun geston kaj penson de eŭropa indivuduo tenas jam en si. Male, en la arabaj landoj la ŝtata aparato, multe pli rigida kaj severa, nek por forigi nek por aldoni ion ajn sukcesis tuŝi la sferon de la konsciaj kaj konsciencaj agoj. Jam de Helenujo karakterizas la submetiĝon de okcidentanoj al ŝtato la socia cirkulado de “kritikoj” kaj “politikaj opinioj” celantaj ne renversi la ekzistantan ordon, sed paŭsi ĝin kiel solan kadron por individua libero. Se siaflanke araboj neniam sentis bezonon je « politikaj opinioj », tio okazis, ĉar ili neniam konceptis la ŝtaton kiel « lokon » por sia libero. Por ili pli gravas povi trairi la straton kie ajn kaj sen obei semaforon, ol povi baloti ĉiun kvaran jaron por kandidato, kun kiu ili neniam teumis. Ili sekve sentas pli truda leĝon reguligantan la urban trafikon, ol leĝon limigantan la ĵurnalisman liberon en lando, kie multaj loĝantoj scias nek legi nek skribi. (1) El tio originas la tradicia adaptemo de araboj kaj ilia historie apenaŭa revolucia elano. El tio ankaŭ la surprizo de okcidentano ne komprenanta, ke sub tiom rigoraj reĝimoj oni povas vivi trankvile kaj kontente. Kaj tial pli facilas vivi en la araba mondo sub ŝtata aparato rigida kaj diktatora, sed decidante nenion, ol sub ŝtata aparato nevidebla kaj tolerema, la okcidenta, kiu decidas ĉion. »