Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Poème d'automne

Poemo de Privat kiu jam 20-jara sentis sin kiel maljunulo, ĉiom trapenetrita - kaj  kiel Marko Zamenhof post 1892 elsentinta - de la  sento pri  la plenan vantecon de  vivi.



Vi kien flugas, papilio,
Tremante kaj trapide ?
Jam mortis rozo kaj lilio
Kaj venas frost’ perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
Briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,.
Perdita somerulo ?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
Tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
Sub kverko senfolia

Vi kial flugas en malvarmo
Tra flora la tombejo?
Su ĉiu loko pluva larmo
Nun restas en herbejo

Silentas ĉiuj en la nestoj
Kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalos vi kun vespoj
Pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
Velkinta krizantemo,
Sur kiu kiso via lasta
Mortigos vin en tremo.
Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article