jam de du jaroj mortis, por ĉiam, "Ludovikito" , laboreginta "diletanto" (15/1/1918-25/4/2005)
Veranome ITO Kanzi, li diradis, ke li ne bone scipovas Esperanton, tamen lia esperanto estis tre bona, li diris sin "diletanto", sed se ĉiu diletantoj estis kiaj
li!!! kiom da laborego estus farita! tiu "diletanto" faris "laboron de benediktano": 5000-paĝan 8-voluman romanon pri D-ro Zamenhof en la japana (li diris: "ĉar mi havis bonan fontanplumon kaj
paperon, mi povis tion fari", sed li forgesis la talenton sindonemon kaj egan laboron!!!), poste 56-voluman kolektadon detalege alnotita de ĉion, kion D-ro Zamenhof iam kaj iel skribis! Por tion
fari li bezonis nur 31 jarojn da laboro, poste li mortis, ĉiam humila memironia.
Kelkaj monatoj antaŭe, 21-an de januaro, lia "ununura amikino" mortintis...
Esperantistoj, atendante de monumento je li, levu la ĉapelon (eĉ se ili ne havas!) kaj havu ioman penson por tiu obskura malfanfarona laboreginto por Esperanto, kiu lasis al ni trezoron da
erudicio.
(kaj en Francio ĵus mortis en Noyelles-Godault Georges Bourgois, aŭtoro de "laŭ fluo de l'interparolo" eksa
prezidanto de esperanto-Nord, ktp, la 19-an de aprilo 2008, kelkajn semajnoj post kiam lia edzino Sophie mortis)