lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
Eltiraĵoj el « Azijade » de Pierre Loti
ĉapitro XLIX :
Kaj poste ŝi pensadis al l’estonto, je tiu estont’ nekonata kaj malklara, kiu fascinis sian penson.
Maljuneco, - afero tre fora, kiun ŝi ne bone prezentis al la menso… Sed kial ne maljuniĝi kune, kaj interami plu; - interami eterne en vivo, kaj post vivo.
- Sen koĝa, ŝi diris (vi estos maljuna); ben koĝa ( mi estos maljuna)...
Tiun lastan frazon ŝi apenaŭ elparolis, kaj laŭ ŝia kutimo pli bone mimikis ol diris; Por diri: „Mi ’stos maljuna“ ŝi rompigis sian junan voĉon, kaj dum sekundoj kelkaj ŝi kuntiriĝis tiel, kiel maljunulineto, kurbigante sian korpon tiom plena je arda kaj freŝa juneco.
- Zarar jok (ne gravas) estis la konkludo ; Ne gravas, Loti, ni amos nin ĉiam.
Kiom malordinara eko, se pensi pri tio, tiom komenco de la nia historio !
Ĉiaj malsingardoj, ĉiaj mallertaĵoj kolektitaj tag-post-tage dum monato en celo plenumi rezulton en si mem neeblan.
Sinvesti kiel turko en Saloniko, en kostumo, kiu al ĉiu iom atenta okulo, pekis eĉ nur rilate ĝustecon de l’detaloj ; tiel piediradi traurbe, dum nura demando farita de preterpasanto povus perfidi kaj perdi la riskeman « ĝiaur »-on ; amindumi al islamana virino sub ŝia balkono, senantaŭaĵa entreprenitaĵo en arĥivoj de Turkio, kaj ja tio ĉi, diable ! simple por forkuri vivenuon.
lasta ĉapitro :
La malvarmaĵo, kiun mi tenis premege inter brakoj, estis marmorŝtono enfostita en grundo.
Por ŝi, kiu tie kuŝas, mi ĉion forgesis!.... Amis ŝi min, per amo plej profunda kaj plej pura, plej humila kune; kaj ŝi mildege, lentege, malantaŭ kradoj de l’haremo, mortis pro doloro, ne sendinte al mi plendon. Ja aŭdas mi plu ŝian seriozan voĉon diri: „mi ’stas nenio pli ol eta ĉerkesa sklavino, mi...Sed, vi, scias vi; foriru Loti, se tion vi
volas; agu vian volon!“
Suno subiĝintis malantaŭ la sankta monteto Ejubo, kaj somernokto klarega sin metis sur Osman-heredaĵo …
…Tiu abomenaĵo, kiu troviĝas sube ĉi, tiom proksime al mi, ke mi ektremas, tiu abomenaĵo jam vorita de l’tero, kaj kiun mi ankoraŭ amas…Ĉu ĉio jen Dio ?…Aŭ ĉu eble estas nedifinita resto, spirito, kiu ŝvebas ĉi tie en pura l’vesperaero, io, kiu povas vidi min, ankoraŭ plorantan tie surĉitere ?…
Dio mia ! por ŝi mi apenaŭ ne preĝas ; mia koro, malmoliĝinta, fermiĝinta kontraŭ farseco de l’vivo, nun malfermiĝas al ĉiuj dolĉaj la eraroj de l’homaraj religioj, kaj faladas larmoj miaj sur la nuda tero. Ĉu ĉio eble ne finiĝas en malluma la pulvoro, tion mi eklernos eble baldaŭ, mi estas provonta morti, por ĝin scii…
(NB : la tripunktoj estas en la teksto mem)
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog