Pasis for dek jaroj inter viv’ kaj morto.
La sopir’ jam ĉesis, tamen en memoro
ŝia tomb’ soleca trovas sin en foro.
Kien mi konfesu de l’ dolor’ la vorton?
Ŝi min ne rekonos pli jam post dek jaroj,
kun vizaĝo polva, blankaj tempi-haroj.
Jen subite ŝi revenis je dormhoro,
ĉe l’ fenestro hela kombis ŝi la harojn.
Ni nin fiksrigardis en larmoj amaraj.
Nun eksciis mi jam, kie la doloro?
En la luna lumo, ĉe l’ eta pin-monto
kuŝas ŝia tombo en transtera mondo.
Su Ŝi (1037-1101)
(el la ĉina: Armand Su)