Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Sed ĉar vi


AL KIU ? . . .                                                  

   

Al kiu direktiĝu, ho ve, la vana plendo

Kontraŭ la temp’ petola,

Ke en la frosta nokto blovadas plora vento

Sur ŝia tomb’ izola ?


Apud oreloj miaj senvorta flustro fluas

Spirblove tra l’silento,

Kiel aŭtona monto en la nebul’ fluktuas

Antaŭ matena vento.


Tial mi spasme tenas la
ŝnuron de l’vivreto

Kiel fiŝist’ sur gardo,

Al la tempflu’ senfina gapas kaj en sekreto

Esperas pri fiŝsalto.


Kaj nun, nun restas simple la ret
ĉifono jena –

Moko pri la esperoj,

Spirpene mi sopiras je l’tempo senrevena

Kaj dronas en larmeroj.


En la malluma nokto jen mi tutsole migras,

En nokto malĝojkova :

Fantome en stellumo nur mia ombro nigras

Apud la tombo nova.


Al kiu . . . Sed mi timas per la vekrio ĝeni

Tiun kvieton pian ;

Kliniĝas kaj etendas manojn por ĉirkaŭpreni,

Ho, freŝan tombon ŝian.


Morna kampar’ ne havas limon, nur en la foro

Vilaĝaj lampoj flagras.

En la arbaro densa jen vagas mi en solo,

Dum strig-disputoj akras.


luma nokt’ profunda la teron ĉirkaŭvolvas

Kaj kovras vin kaj min.

Vi dormas sub la tero kviete, dum mi orfas

Vage en halucin’.


Mi volas, ke a
ŭroro ne venu ĝustahore

El l’griza oriento,

Apud la kara tombo por ĉiam mi restadu sole

Kaj velku en silento.


Tamen la sun’ aperas jam
ĉe l’ĉiela rando,

Ĵus vekiĝintaj birdoj

Ĉie en la arbaro bruadas kun ĝojkanto :

Ree matena bildo.


Balda
ŭ rigora vintro forpasos kaj aprila

Brizo alportos verdon,

Ankaŭ ne mankos floroj kiel ornamo brila

Por kovri la tombverton.


Sed ĉar vi, mia kara, devas eterne dormi

Sub senkompata tero,

Nek tagon nek printempon mi nun esperas, por mi

Nur la nokto-malhelo.


Xu Zhimo (ŝju ĝimo)
Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article