Obsedatis ŝi de la piano en la salono. Ekde mia patrino malfermis ĝin, tien ŝi estis, atentema kun sia sendiligenta gracio, kaj kel respektplena, atentanta ekon de la miraklo de kordoj, ke ĝi efiku.
….
Sed ĉefe kiam mia patrino sidiĝis sur la turnebla tabureto, kaj almovis siajn manojn sur la blank-kaj-nigra klavaro, la simiino saltante ŝian sultron, unu brakon lokita ĉirkaŭ ŝian kolon ekgvatadis je la vastaj harmoniondoj, kiuj estis elkateniĝontaj. Senmovadis ŝi, dum kuradis ŝiaj okuloj sekve la vicon el klavoj, kiuj ellasis siajn sorĉadojn per nekredebla multrapideco.
….
Ofte por plezurigi niajn longajn tagfinojn kaj plenigi la malplenon de nia izoliteco, perditaj kiaj ni estis funde de tiu vilaĝego de malalt-Egipto, en tiu loĝejo, kiun nokto invadadis, kaj igis eĉ pli vasta, la duetaĝan, ni nin ĉirkaŭ la piano kunepremiĝis, kaj kunekantis jen malnovajn kanzonojn jen liedojn far Ŝuberto, kiujn nia patrino akompanis, kaj kiuj torente elflugis tra la malfermitaj fenestroj, vekante preterpase la sur terasoj kuŝantajn familiojn da fellahoj kaj surkornicajn kolombojn, kies kveroj aŭdiĝis al ni. Tiam Noara troviĝis en plejalto de kvieta ĝuado, kiu ne pelis ŝin ekster ŝin, sed animigis en sento pli klara, pli konscia, tiu esti meze de ĉiuj anoj de l’familio, je kiuj ŝi sentis sin kunligata pere de ligoj treprofundaj, kaj kiuj estis ŝin adoptita kiel personon, ia alia etfratinon, iĝinta la fokuson de nia intereso, de niaj amuziĝoj kaj nia zorgoj. Kaj cele esprimi sian dankemon pro tio, en kio konsistis al ŝi tiujn muzikaj seancoj, ŝi lasis sian gvatsidejon surŝultran de mia patrino, dumane plaŭdis kiel infanoj faras, poste saltegis de kantisto al alia, kun pepadoj, sinŝoviĝa tenereco, kiel plenumante ian aeran baleton, ridetante al ni, kaj al ni ŝajne kuraĝigante.
Nur multe pli malfrue mi ŝteleksciis la sekreton de tio, kion detiam por nur mi sola mi nomis „la muziko, kiu plorigas“, sekreton partigita jam de longe inter mia patrino kaj Noara kaj poste ni tri. Muziko donis al vivo de mia patrino ties veran dimension. Ĝi estis ŝia ĉiutaga spiro, kiel sur alttereno. Je iu ajna horo en la tago, abrupte, ŝi forlasadis siajn mastrumajn truditaĵojn, flankenĵetis la antaŭtukon, iris kaj lavis al si la manojn, pudris sin, kaj rifuĝiris en la salonon, kie ŝi ludadis iun Nokturnon de Ŝopino, al ŝi la ĉiama ĝufonto, la konstruaĵo de ŝia sekreta feliĉo, ŝia feliĉega patrujo. Neniu el inter ni aŭdacus, tiamomente, veni ŝin aŭskulti en tiun ampleksan ĉambron, kun la ĉiuj surtiritaj kurtenoj, kiuj tamen, ne sukcesis kontraŭi la sunan sturmon de egipta taghelo, ponardumantan el tra l’latŝutroj la deziratan malhelon, tien kaj ien per ora sago pikantan la vernison de l’en angulo forte sidanta piano. Ĉar kvazaŭsentis ni, ke ŝi tie trovis sian retiriĝejon, ke ŝi akirigis al sia animo korvarman ripozon, kaj ke al si mem ŝi paroladis deŝutante siajn arpeĝojn kaj iaj memoraĵojn. …
Mi firompis tamen la nediritan malpermeson, kiun ni trudintis al ni, tiun neniam eniĝi en la salonon dum la tago, tiam, kiam disvolviĝis tiu muzika ritaro. La per revaĵoj distritema maturiĝanto kiun mi estis, kiun mi daŭre restis nun, alpremis tagon pretervole la malpermesitan pordon. La Nokturno N°14 laŭ F-dieso minora eksonoris desupre-malsupren en la etaĝojn, enŝoviĝante kunekun siaj « polonezoj » vunditteneraj kaj per kiu plenis mia animo, enkaptis min, kaj min mergis en sia pleneco.
Kaj tromalfrue konsciinta pri mia mallertaĵo, por retroiri – kaj eble estis mi ne tro malkontenta pri tio – mi enŝteliĝis silentege, sur piedpintoj, ĝis plej malproksima la brakseĝo, kie mi kaŭrkaŝiĝis, kie mi enprofundiĝis, kuntiriĝanta, superregita samtempe per timo, pudoro, respekto, kvazaŭ mi estis profanigita ian sanktan lokon…
En duonlumo mi vidis mian patrinon oblikve, balanciĝantan sur sian tabureto kun la speciala kliniĝo de l’busto, la falo de nigra hararo rulita sur la delikatkontura nuko, ŝia vizaĝo profile. Sed sur la alia ŝultro, tiu, kiu restis preskaŭ nevidebla, mi vidis, suprekaŭrinta laŭ l’kutima teniĝo, kunproksimitajn la krurojn, Noâra milde lulita de mia patrino, kiu ritme svingiĝis laŭ fluso kaj malfluso de l’muziko. La simiino tute atentkaptitis de l’klavoj kaskadaj, kun tiun seriozecon sianpropran, sed ofteme ĝi levadis sian etan inteligentan vizaĝon al tiu de l’muzikistino, retroirante kaj flankenkliniĝante. Kaj tiam, dum tiu teniĝo, kiu ankaŭ esti al ĝi kutima, kie senteblis neniom de ĝia kutima eksciteco, mi mirege ekvidis, ke ĝi estas retiranta l’alian manon, restinta libera, kaj viŝantas la okulojn de mia patrino. Temis pri larmoj, kiujn ĝi premis, kies trenaĵon miaj okuloj traborante en duonmalhelon povis sekvi de palpebranguloj al sur la vangoj.
Kial do mia patrino ploris ? Kaj kial ja dum ludante Ŝopin-aĵon ? Estis ŝajninta al mi, ke neniam ŝi estis atingita en plenumo de l’ Nokturno N°14 ĝis tiom korŝira tenereco. Kaj tio eĉ pli konvikis min, ke mi estis malobeinta ian timigan malpermeson, kaj ke mia loko ne estis tie.
Noâra kuniĝis de longe nun kun mia patrino en l’ampleksa Teb-io ensinkita en sabloj de l’tempo je limoj de l’vivantoj, kie maldisting-iĝas tiuj, kiuj por ĉiam enŝoviĝis en silenta profund’ de l’teraj abismoj. Mi delonge estis mumiigita Egipton, mi estis ĝin envolvita kaj kunpremita en volvaĵtukojn el lino kaj kuŝita por ĉiam en la sarkofagon el malmola sikomorligno de forgeso.
Vidu, Noâra ne estis por mi simio kun ridigegaj grimacaroj kaj akrobata lerto. Ŝi estas enŝoviĝinta en ĉiuj faketoj de mia memoro, … tiom veras, ke tiu malgranda besto, mia fratino kaj mia similulo, scipovis plilarĝigi la konsciiĝon, kiun mi finakiris pri l’mondo, kaj ke ŝi ebligis al mi pli bone min koni, malvualiginta min al mi mem…