lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
ĈINA FABELO
Akvoportanto havis du grandajn terpotojn. Ili pendis ĉe finaĵoj de stangeto, kiun li portis sur la ŝultroj.
Unu el la potoj havis krevaĵon, la alia estis perfekta kaj ciam plenplene transportis la akvon. De la rivereto ĝis la domo, dum la longa vojo, la krevita poto perdis ĉiam duonon de la akvo. Pro tio, ĉiutage la akvoportanto transportis al la domo nur triduonon da akvo;
Memkompreneble la perfekta poto estis fiera je sia plenumaĵo, je ĝi perfekte laboris. Sed la kompatinda krevita poto hontis pro sia malperfekteco kaj mizere ĝi sentis sin, ke ĝi nur duonon kapablas plenumi ...
Post dujara amareco ĝi alparolis la akvoportanton ĉe la rivereto:
- Mi hontas, ke la akvo forlikas dum la vojo ĝis la domo.
La akvoportanto tiel respondis al lapoto:
- Ĉu vi rimarkis, ke floroj apud la vojeto nur ĉe via flanko kreskas, kaj ne ĉe la flanko de la alia poto. Ĝi estas pro tio, ĉar mi ĉiam sciis pri via difekto kaj mi disĵetis florsemojn nur ĉe via flanko de la vojeto. Ĉiutage vi akvumas ilin, dum mi revenis de la rivero. Jam de du jaroj mi plukas la belegajn florojn kaj ornamas la tablon. Se vi ne estus tia, kia vi estas, ĉi tiuj belegaj floroj ne plenradius mian domon!
INSTRUAĴO:
Ni ĉiuj havas nian propran specialan difekton.
Ni ĉiuj estas krevitaj terpotoj. Sed ĉi tiuj krevaĵoj kaj difektoj, kiuj estas en ni ĉiuj, interesigas kaj valorigas nian vivon.
Ni nur devas akcepti ĉiujn (ja akcepti! Ne nur konsenti), kiel ili estas estas, kaj ni devas ekvidi la bonon en ĉiuj. (kaj ankaŭ en ni mem)
Bondeziroj al ĉiuj krevitpotaj amikoj!
Fonto: revuo Bazaro
abonebla per 8 internaciaj respondo-kuponoj al:
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog