Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

espéranto: la langue du dialogue entre les cultures

Esperantismo estas dialogo inter la kulturoj, tial ne mirigas, ke en revuo Irana Esperantisto, post vico da artikoloj dediĉitaj al diversaj famaj iranaj sufioj (ekzemple Rumio , vidu en la Vikipedio)  publikiĝis mallonga artikolo pri la kristana mistiko de la 17-a jarcento.
Tiu artikolo aperis en la n° 10 (komence de 2005) paĝo 18. Jen ĝi:


- - - - -
Mi okazis ĉeesti prelegon pri la kristana mistiko tra la verkoj de Sanktulino Terezeo el Avila kaj Bossuet. Tiam mi pensis, ke prezento de la kristana mistika tradicio povus interesi vian legantojn kaj iamaniere kompletigi la artikolojn jam aperintajn pri famaj iranaj mistikuloj. Do jen : (Se mi enmetas kiameble interretajn ligojn al la Esperantlingva Enciklopedio « Vikipedio », ne estas por propagandi ĝin (hmm eble iomete tamen !) sed por kutimiĝi esperantistojn al serĉi kiambezonate en tiu interreta esperantligva libere konstruata (kaj ni atendas je pli da irananoj inter la kontribuantoj ! hmm ankaŭ iom da varbado !) sciofonto.)

 

La mistika ebrieco

La ĉefa unua teoriisto de kristana mistiko estis Sanktulo Aŭgusteno (354-430 p.K., en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Auxgusteno), li mem iom influita de la platonisma penso. Li diris « Mia amo konsistigas mian pezon », liaokule homo estas deziranta estaĵo. Ĉiuj strebas, eĉ se diversmaniere, al feliĉo. Kaj la ideo retroviĝas senŝanĝe en Bossuet (1627-1704 p.K.) : ”ĉar neeblas voli ion ajn nevolante ĝin por esti feliĉa”. Do male al ofta karikatura ideo kiun nekredantoj fariĝas pri mistiko, ĝi baziĝas sur la ideo de deziro kiel fundamento de la homa naturo. Kaj la serĉado al la plej granda plezuro ebla kondukas al la deziro je Dio, kaj je ĝuado, kiu neniam finiĝas (male tiujn de la tero). Sciante aŭ nesciante la homoj estas « theotropa » = diendirektitaj, ili serĉas Dion ĉie.

Tio estas ia formo de la ĝuado, kiu estiĝas el vivi en la idealo.

Tiel paradokse la asketismo, foje ege severa, de tiu epoko celas fakte la plej grandan plezuron. Sed tiu plezuro ne estas la ordinaraj egoismaj forpasemaj plezuroj de la tero, tial mistikuloj foroferas tiujn en la strebado.

Kaj kiam oni legas la tekstojn ĉu de la mistikoj mem, kiel Terezo el Avilo (1515-1582 p.K. , en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Terezo_el_Avila), ĉu de teologistoj tiutempaj, ade revenas esprimoj kiel « ĝuegado », « mieldolĉega », « ebrieco », « raveco », « forperdiĝo ». Ĉiuj emociaj risorcoj de la homa animo estas mobilizitaj. Kaj tradicie jam en la Biblio (en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblio) en la Kanto de kantoj, dialogo inter geamantoj, bildo de la homa tenereco estas bildigo kaj simbolo de amo inter animo kaj ties Dio.

Jen lingvaĵo nepre ne asepsa, nek malemocia.

Kaj tiu « venko » de Dio estas senperforta venko, ĉar elektas la laŭplaĉa elektopovo homa, libere elektas la homo esti pli feliĉa.

Nun for de la intimajn sentoj spertitaj dum preĝado la homo sentas kiel ekzilito sur tero. Kaj kiam li revenas al la sobra ĉiutaga vivo, al li ŝajnas, ke li sekvas malnormalan, sensencan vivon; ie Aŭgusteno plendas « kiom malfrue mi komencis ami Vin, ho beleco tiom malnova ! »

Sed tiuj fulmaĵoj da perfekta ĝojo, kie oni sentas renkonti Dion senvuale, ne daŭras, kaj ofte okazas periodoj kie ne plu eblas preĝi, kiam Dio sin kaŝas en malluma « nokto de la animo » , temo fame kantita de Sanktulo Johano de la Kruco (en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Johano_de_la_Kruco), estiĝas naŭzo pri Dio, eĉ duboj.

Dio fortiris siajn « senteblajn allogaĵojn » t.e. la unuajn emociojn travivitajn dum la mistika malkovro, kaj oni sentas, kvazaux oni restas sendia sur tero.

Sed tio estas elprovo, por pli bone supreniĝi pli poste, pli pura.

Kaj fine « la larmoj revenas » (en tiu tempo oni estis konscia pri la profundeco de la valoro de larmoj. kp. kun Cioran (1) : « La pensoj pri kiuj ni bedaŭras, ne ŝuti larmojn, estas la plej profundaj, kaj estas al ni la plej karaj »),

(1) en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Emile_CIORAN

Oni komparas la animon ravitan de Dia amo je la alaŭdo, kiu kantas ebrie altiĝante al la ĉielo, ĝis perdi sian spiron, kaj tiam refali teren. Finfine venas aferoj pri kiuj, kaj eĉ Bossuet la rezonanta respondeculo diras tion, oni ne plu povas sin teni en la parolo, kiu iĝas sentaŭga, « ĉio finiĝe perdiĝas en ion nekonatan ». La dogmo malkroĉiĝas fine en la nenomeblaĵo, kiun ĝi esprimas.

Komplemente mi aldonos mencion pri polemiko, kiu plenigis grandan parton de la vivo de Bossuet kaj alia episkopo (en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Episkopo): Fénelon (en la Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Fénelon) Iu mistikulino tiutempa (la 17-a jarcento post Kristo, en Francio tio estis la tempo de reĝo Ludoviko la 14-a)  S-ino Guyon, petis ke oni estingu ĉian ideon pri feliĉo, kaj iĝis ĝis diri, ke la perfekta preĝadostato estas, kiam la animo estas tute kvieta (el tio la nomo : « Kvietismo »), en stato de plena pasiveco, tiomgrade sindonita al Dio, ke ĝi eĉ zorgas pri nenio, eĉ ne pri fari la bonon aŭ ne, ne timanta pri io ajn, eĉ ĉu ĝi estos savita aŭ ne, t.e. ĉu ĝi iĝos Inferon aŭ Paradizon. Fénelon fervoriĝis pri tiuj ideoj kaj ankaŭ aperigis librojn pri tio. Post longa polemiko en kiu Bossuet prenis grandan parton, kaj post iom da hezitado, ĉar tiuj paroloj povus aŭdiĝi ĉe « ortodoksaj » aŭtoroj, sed kiel nurpoeziaj furiozaĵoj, oponis lin. La kvietismaj tezoj estis kondamnitaj de la papo. Kaj Ludoviko la 14-a ekziligis Fénelon en lia episkopejo de Cambrai, kun malpermeso eliri el ĝi.

R***** ********

- - - - -


Vous ne comprenez pas ce texte? pourquoi ne pas apprendre l'Espéranto? si vous travaillez aussi sérieusement que si vous appreniez l'anglais ou l'allemend, en un an vous serez "opérationnel": un lien pour aider (c'est en français, rédigé par un américain (si!) de Californie:
http://eeo.8k.com/lern.htm#fran)


 
 

 

Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article