lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
Talpoj
Talpo fosas sub la tero,
eĉ tunelojn por aero.
Talpo estas laboristo,
ĉar li fosas kun insisto.
Nur la homoj ne komprenas,
kial talpo tiom penas.
Talpo devas neston krei.
Tion ni ne rajtas nei.
Talpo estas esperanto
kaj laboras ne pro vanto.
Fosas talpo kun espero,
tio estas plia vero.
Ni de l' talpo povus lerni,
ke ne eblas sin nur sterni.
Talpo estas laboristo:
Pro esper' kaj por ekzisto!
Hans-Georg Kaiser
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog