lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
Mi volis hodiaŭ rozojn porti al vi ;
Sed da tiom kaptis, ke l’plenplenaj zonoj
Krevis el la pezo de l’fuĝemaj floroj.
La rozoj tuj fluge foriris el la lig’,
Per vento al maro ĉiuj flirtiĝintaj
Sur akvo naĝadis, la nerevenontaj.
Ondoj iĝis ruĝaj kvazaŭ flamiĝintaj.
Mia robo sorbis eĥojn odorantajn…
Ties spuron flaru ĉi-vespere sur mi.
Marceline Desbordes-Valmore
(19-jarcenta franca poetino naskita en Douai)
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog