lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
LA GRANDE AVENTURE
"Kial studi Esperanton? Ĉu oni povas gajni monon per ĝi? Ĝenerale, ne!
Kial uzi nian tempon por labori por ĝia disvastigado?
Bone... ĉiuj, kiuj interesiĝas nur pri aferoj, kiuj donas mono-profiton, tute ne
okupiĝas pri Esperanto. Sed la personoj, kiuj jam evoluis sufiĉe multe por kompreni,
ke la vivo ne estas nur mono, facile perceptas la nemezureblan valoron de Esperanto.
Ne nur per pano vivas la homo. Ankaŭ ne nur per mono...
fakte , oni vivas ankaŭ de la belo, de la emocio. Oni vivas ankaŭ de la aventuro...
kaj ĝuste tio, Esperanto povas esti por ni...
" La Granda Aventuro". Ĝi estas la " Granda Aventuro" de la menso, de la intelekto,
de la animo. Kiam ni komencas paroli Esperanton kun aliaj personoj -precipe alilandanoj
- kaj vidas, ke la lingvo plene funkcias, ni povas nur senti veran inundon de
plezuro, de profunda emocio, unu-vorte " feliĉon". La samon ni sentas, kiam ni legas
librojn kaj revuojn aŭ korespondas kun foraj geamikoj. Nur personoj, kiuj jam spertis
tiajn esperantistajn emociojn povas kompreni –kiom multe ili valoras.
De tempo al tempo mi relegas tiun ĉi tekston kaj ĉiam post-legi mi estas
konvinkita pri gia vera senco kaj profunda enhava-saĝeco. Mi eĉ povas spiri
el tiuj vortoj la freŝan aeron , kiu blovas en mia animo.Malfacile estas trovi el
simplaj vortoj la profundecon de la vero.
Verŝajne " La Granda Aventuro" ,
kiun Esperanto okazigas al miloj kaj miloj
da homoj , kiuj feliĉe spertas la plej belajn emociojn homajn.
Gratulon al tiu klera esperantisto, kiu simple elvortigis siajn
ekstraordinarajn
pensojn pri nia amata lingvo. »
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog