Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Georg Trakl

DE PROFUNDIS

Estas stoplokampo, en kiun falas nigra pluvo.
Estas bruna arbo solece stara.
Estas siblovento, kiu malplenajn kabanojn ĉirkaŭas.
Kiom malĝoja tiu vespero.

Preter la lageto
La milda orfino ankoraŭ kolektas sporadajn spikojn.
Ŝiaj okuloj paŝtas ronde kaj ore en la krepusko
Kaj ŝia sino sopiras la ĉielan fianĉon.

Ĉe la reveno
La paŝtistoj trovis la dolĉan korpon
Putrinta en dornarbusto.

Ombro, mi estas malproksime al mallumaj vilaĝoj.
Silenton de Dio
Mi trinkis el puto boska.

Sur mian frunton tretas malvarma metalo.
Araneoj serĉas mian koron.
Estas lumo, en mia buŝo estingiĝanta.

Nokte mi troviĝis en erikejo,
Plena je koto kaj polvo de steloj.
En avelveprejo
Ree sonis kristalaj anĝeloj.


Georg Trakl

Esperantigis Vilhelmo lutermano
Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article