Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

chant sur l'état d'être enfant

Peter Handke
Kanto pri tio esti infano

Kiam la infano estis infano, ĝi iris kun pendantaj brakoj kaj volis, ke la rojo estu rivero kaj la rivero torento kaj tiu ĉi flako la maro.

Kiam la infano estis infano, ĝi ne sciis, ke estas infano, ĉio por ĝi estis animata kaj ĉiuj animoj estis unuanimaj.

Kiam la infano estis infano, ĝi havis opinion pri nenio kaj ne havis kutimon, sidis ofte kiel tajloro, ekkuris el starado, havis verton kaj ne grimacis ĉe la fotado.

Kiam la infano estis infano, estis la tempo de la sekvantaj demandoj: Kial mi estas mi kaj kial ne vi?! Kial mi estas ĉi tie kaj kial ne tie?! Kiam komencis la tempo kaj kie finiĝas la spaco? Ĉu la vivo sub la suno ne estas nur sonĝo? Ĉu tio, kion mi vidas kaj aŭdas kaj flaras, ne estas nur la ŝajno de mondo antaŭ la mondo? Ĉu ekzistas efektive la malbono kaj homoj, kiuj vere estas la malbonaj? Kiel povas esti, ke mi, kiu mi estas, antaŭ ol mi fariĝis, ne estis, kaj ke iam mi, kiu mi estas, ne plu estos tiu, kiu mi estas?

Kiam la infano estis infano, ĝi vomis spinacon, pizojn, rizon kuiritan en lakto kaj brezitan florbrasikon kaj manĝas nun ĉion ĉi kaj ne nur en okazo de bezono.

Kiam la infano estis infano, ĝi vekiĝis iam en fremda lito kaj nun ĉiam denove, tiam multaj homoj aspektis belaj al ĝi kaj nun nur plu en bonŝanca kazo, tiam ĝi imagis al si klare paradizon kaj nun plej bonŝance povas nur diveni ĝin, ĝi ne povis pensi la nenion al si kaj nun sentas hororon pro ĝi. (1)

Kiam la infano estis infano, ĝi ludis kun entuziasmo, kaj nun, tiom multe koncentriĝante kiel tiam nur plu tiukaze, se tiu afero estas lia laboro.

Kiam la infano estis infano, sufiĉis por li kiel nutraĵo pomo, pano, kaj tiel estas ankoraŭ nun.

Kiam la infano estis infano, falis beroj al li kiel nuraj beroj sur la manon, kaj tiel ankoraŭ nun. La freŝaj juglandoj raŭkigis ĝian langon kaj nun ankoraŭ plu. Tiam ĝi havis sur ĉiu monto la sopiron al ĉiam pli alta monto, kaj en ĉiu urbo la sopiron al eĉ pli granda urbo, kaj tio estas ankoraŭ nun tiel. Ĝi kaptis tiam en arbokrono al la ĉerizoj kun eŭforio, tiel, kiel ankoraŭ nun. Ĝi timemis ĉiun fremdulon kaj timemas ilin plu, ĝi atendis la unuan neĝon kaj atendas ĝin plu tiel.

Kiam la infano estis infano, ĝi jetis bastonon kiel lancon kontraŭ la arbon, kaj tiu lanco tremas tie ankoraŭ nun.

Esperantigis Hans-Georg Kaiser (« Cezaro »)

 

 

(1) ah non, c'est le contraire, et c'est au contraire les enfants qui s'en rendent le mieux compte et tout son horreur.

Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article