lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
trovita en tiu tre interesa TTT-ejo : http://vlutermano.free.fr/ dum tiu monato legu tiun mirindan kaj fundamentan tekston de Franz Kafko, titolita « Infanoj sur la Ŝoseo » (esperantigita de Lutermano), oni povas diri, ke la obtuza alserĉado de la termezuristo K. ekkomencas
tie.
Sed, kiom tiuj aferoj estas malproksimaj de l'nuna socio ! oni sentas jam, kvazaŭ temus pri alia
planedo ; la planedo de l’feliĉo - ne, la planedo de la homoj …..
KONTEMPLADO - Franz Kafka
Mi aŭdis la ĉarojn veturi preter la ĝardenkrado, kelkfoje mi ankaŭ vidis ilin tra la interspacoj
apenaŭ moviĝantaj en la foliaro. Kiom krakis en la varmega somero la ligno en iliaj radoj kaj
timonoj! Laboristoj venis de la kampoj kaj ridis tiom ke estis honto.
Mi sidis sur nia balancileto, mi ĝuste ripozis inter la arboj en la ĝardeno de miaj gepatroj.
Antaŭ la krado ne ĉesis. Infanoj kurpaŝe estis preter en momento; grenĉaroj kun viroj kaj virinoj
sur la garboj kaj ĉirkaŭe malheliĝis la florbedojn; antaŭvespere mi vidis sinjoron promeni per
bastono, kaj kelkaj knabinoj, kiuj venis renkonte al li, salutante paŝis en la flankan herbon.
Poste birdoj ekflugis kvazaŭ ŝpruce, mi sekvis ilin per la rigardo, vidis, kiel ili supriĝis kvazaŭ
unuspire, ĝis kiam mi ne plu kredis, ke ili supriĝas, sed ke mi falas, kaj mi tenis min pro
malforteco firme ĉe la kordoj kaj iomete ekbalanciĝis. Baldaŭ mi balanciĝis pli forte, kiam la
aero jam blovis iom pli malvarmete kaj anstataŭ la birdoj aperis tremantaj steloj.
Ĉe kandellumo mi ricevis mian vespermanĝon. Ofte mi havis ambaŭ brakojn sur la lignotabulo
kaj, jam dormema, mi mordis en mian buterpanon. La forte aĵuraj kurtenoj pufiĝis en la varma
vento, kaj kelkfoje iu ekstere preterpasanta tenis ilin per siaj manoj, se li volis pli bone vidi min
kaj paroli kun mi. Plej ofte la kandelo estingiĝis baldaŭ, en la malhela kandelfumo petolis dum
ioma tempo la kolektiĝintaj kuloj. Kiam iu demandis min de la fenestro, tiam mi rigardis lin
kvazaŭ mi rigardus la montaron aŭ vidus en la nuran aeron, kaj ankaŭ li ne multe interesiĝis pri
respondo.
Se tiam iu saltis trans la fenestrosojlo kaj raportis, ke la aliaj jam estas antaŭ la domo, tiam mi
tamen ĝemante leviĝis.
"Ne, kial vi tiom ĝemas? Kio do okazis? Ĉu estas aparta malfeliĉo, neniam rebonigebla? Ĉu ni
neniam plu rebonfartiĝos? Ĉu vere ĉio estas perdita?"
Nenio estis perdita. Ni kuris antaŭ la domon. "Dank' al dio, jen fine vi!" - "Vi venas ja ĉiam tro
malfrue!" - "Kial do mi?" - "Ĝuste vi, restu hejme, se vi ne volas veni kun ni." - "Ne kompato!" -
"Kio? Ne kompato? Kiel vi parolas?"
Ni trapuŝis la vesperon per la kapo. Ne ekzistis taga kaj nokta tempo. Jen niaj jako-butonoj
interfrotiĝis kiel dentoj, jen ni kuris en egala distanco, kun fajro en la buŝo, kiel bestoj en
tropika lando. Kiel kirasuloj en praaj militoj, stamfante kaj alten en la aeron, ni pelis nin
reciproke tra la mallonga strateto kaj per tiu elano en la kruroj, pluen sur la ŝoseo. Iuj paŝis en
la stratofoson, apenaŭ ili malaperis antaŭ la malhela krutaĵo, jen ili jam kvazaŭ fremduloj supre
sur la kampovojo kaj rigardis desupre.
"Venu do desupre!" - "Venu vi unue supren!" - "Por ke vi repuŝu nin desupre, ni ne revas pri tio,
ĝis tiom sufiĉas nia sprito." - "Vi volas diri: Tiom sufiĉas nia malkuraĝo. Nur venu, venu!" - "Ĉu
vere? Ĉu vi? Ĝuste vi sukcesus nin repuŝi? Kiaj vi devus aspekti?"
Ni faris la atakon, ni estis puŝataj ĉe la brusto kaj kusiĝis en la herbon de la stratfoso, falante
kaj libervole. Ĉio estis egale varmigita, ni sentis nek varmon nek malvarmon en la herboj, nur
laciĝon.
Turnante sin sur la dekstran flankon, metante la manon sub la orelon, oni plej volonte
endormiĝus. Oni ja volis ankoraŭ streĉiĝi por levi sin kun levita mentono, sed kompense fali en
pli profundan foson. Poste oni volis, kun la brako oblikve antaŭe kaj la kruroj oblikven blovitaj,
sin ĵeti kontraŭ la aeron kaj certe fali en ankoraŭ pli profundan foson. Kaj tion oni volis neniam
ĉesigi.
Kiel, en la lasta foso, oni ekstreme etendiĝus, precipe en la genuoj, pri tio oni ankoraŭ apenaŭ
pensis, kaj kuŝis ploreme kvazaŭ malsana sur la dorso. Oni okulumis, kiam knabo foje, kun la
kubutoj ĉe la koksoj, kun malhelaj plandoj transsaltis de la deklivo super nin sur la straton.
La lunon oni vidis jam en ioma alteco, poŝtĉaro preterveturis en ĝia lumo. Malforta vento leviĝis
ĝenerale, ankaŭ en la foso oni sentis ĝin, kaj en la proksimeco la arbaro eksusuris. Tiam oni ne
plu tiom emis esti sola.
"Kie vi estas?" - "Venu ĉi tien!" - "Ĉiuj kunvenu!" - "Kial vi kaŝas vin, lasu la stultaĵon!" - "Ĉu vi ne
scias, ke la poŝto jam pasis?" - "Sed ne! Ĉu jam pasis?" - "Kompreneble, dum vi dormis, ĝi
preterveturis." - "Ĉu mi dormis? Ĉu vere?" - "Silentu nur, tion oni ja vidas." - "Sed mi petas vin."
- "Venu!"
Ni kuris pli dense, iuj reciproke etendis la manojn, la kapon oni ne povis teni sufiĉe alte, ĉar ni
dekuris deklive. Iu elkriis indianan militkrion, en la gamboj ni ricevis galopon kiom neniam, ĉe
la saltoj en la koksoj nin alten levis la vento. Nenio povintus nin haltigi; ni estis tiom kuraj, ke ni
eĉ dum preterkuro krucis la brakojn kaj povis trankvile retrorigardi.
Sur la torentoponto ni haltis; la plukurintoj revenis. La akvo sube batiĝis ĉe ŝtonoj kaj radikoj,
kvazaŭ ne estus jam malfrua vespero. Ne estis kialo por ke ne iu saltu sur la parapeton de la
ponto.
Malantaŭ arbustoj malproksime elveturis vagonaro, ĉiuj kupeoj estis lumigitaj, la vitrofenestroj
estis certe mallevitaj. Iu el inter ni ekkantis modkanton, sed ni ĉiuj volis kanti. Ni kantis multe
pli rapide ol veturis la vagonaro, ni balancis la brakojn, ĉar la voĉo ne sufiĉis, ni venis kun niaj
voĉoj en ian bonfartigan trudon. Miksante sian voĉon en la aliajn, oni estas kaptita kvazaŭ per
fiŝhoko.
Tiel ni kantis, la arbaron endorse, en la orelojn de la malproksimaj vojaĝantoj. La plenkreskuloj
en la vilaĝo ankoraŭ ne dormis, la patrinoj preparis la litojn por la nokto.
Jam estis tempo. Mi kisis tiun kiu staris apud mi, al la tri plej proksimaj mi nur iel etendis la
manojn, komencis rekuri la vojon, neniu vokis min. Ĉe la unua kruciĝo, kie ili ne plu povis vidi
min, mi flankeniĝis kaj laŭ kampvojoj rekuris en la arbaron. Mi alstrebis la urbon en la sudo, pri
kiu oni diris en nia vilaĝo:
"Tie estas homoj! Imagu, ili ne dormas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili ne laciĝas."
"Kaj kial ne?"
"Ĉar ili estas stranguloj."
"Ĉu stranguloj ne laciĝas?"
"Kiel stranguloj laciĝu!"