lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
En iu gazeto aperis foto pri du beboj.
Laŭ artikolo temas pri unusemajnaj ĝemeloj.
Ambaŭ estis metitaj en inkubatoroj.
laŭ aspekto nur unu el ili havis esperon resti en vivo.
Zorgistino de la malsanulejo kontraŭ reguloj (…(1)) metis la du
bebojn en la saman inkubatoron.
Kiam ili estis kunmetitaj samloke, la pli sana kaj forta bebo etendis unu sian braketon, kaj ĉirkaŭbrakumis sian fratineton kaj ili tiel kuŝis unu apud la alia.
Post ioma tempo la korbato de la pli malforta bebo stabiliĝis kaj ankaŭ la korptemperaturo atingis la normalan nivelon.
Fonto : rumana E-a revuo Bazaro
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog