Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Franca kanzono 1950 kaj eterne aktuala

Mia Panjo

(Mick Micheyl)

1950





Ja malgrandas ni, tiom grandas mond’

Kiel estus viv’ sen panjo nia?

Per unu vort’ nur refidigas ŝi

Kaj forgesigas infanĉagrenojn


Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj

Sed jen ŝi estas mia.

Kaj al mi kiu povas nur

Estigi ĝojon ? nu vidu estas mia.

Rigardo al ni sufiĉas

Ke nia pens’ diveniĝas

Nu mi kaptas ŝin per la kol’

Kaj ŝin plenkovras per kisoj.

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj,

Sed jen ŝi estas mi-i-a.


Kiam mia kor’ spertis aflikton

Mi ŝovis manon en ŝian manon

Per sorĉa povo afliktoj flugis

Kvankam mi grandas, memoras la kor’.


Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj

Sed jen ŝi estas mia.

Kaj al mi kiu povas nur

Estigi ĝojon ? nu vidu estas mia.

Rigardo al ni sufiĉas

Ke nia pens’ diveniĝas

Nu mi kaptas ŝin per la kol’

Kaj ŝin plenkovras per kisoj.

Panjo mia estas panjo ja

Kiel panjoj ĉiaj,

Sed jen ŝi estas mi-i-a.









Esperantigis Roland PLATTEAU 23-24/10/2003
Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article