angla kampardanco: ege agrabla dancostilo, el la 16-a jarcento, samtempe milda kaj vigla, ne malfacila, kun aparta ravigeco, mi tre
konsilas ilin, estas staĝojn por lerni, kaj balojn por danci ilin, kaj malampleksa sed fervora ŝatantaro plu flegas tiun ĝenron de danco, kies ĉarmon ili aprezas.
El Vikipedio
En la faka terminaro de Anglaj kampardancoj estas Circle for as many
as will (cirklo por tiom da dancantoj kiom oni bontrovas). Origine tiu estis dancita ĉirkaŭ la Majoarboj kaj iĝis unu el
plej klasikaj anglaj "kampardancoj" (vidu John Playford).
Disvolviĝo: (por la fakaj terminoj vidu sube la notojn, kaj en la artikolon Anglaj kampardancoj)
La melodio sekvas skemon: A (8pulsoj).A. - sur kiuj estas dancitaj la sinsekvaj "enkondukoj" - B(16pulsoj).B. - sur kiuj dancitas la refreno -, kaj ripetitas
kvarfoje.
-
pelpaŝoj dekstren kun rekuniĝo de piedoj sur la 8-a pulso
-
pelpaŝoj maldekstren kun rekuniĝo sur la 8-a pulso.
-
set D. kaj set malD. antaŭenirante centren.
-
duoblaĵo por retropaŝi kaj sin trovi kontraŭ la partneron.
-
set and turn
-
1 duoblaĵo al cirklocentro
-
retropŝi 1 duoblaĵon
-
la sama ree
-
sides (D. kaj malD.)
-
arms (D. kaj malD.)
Bon, en voici une autre:
The Mary and Dorothy
The Mary and Dorothy estas nomo de facila angla kampardanco, ĉi
tie donite kiel ekzemplo de la formo el tiuj dancoj nomiĝantaj Longway for as many as will, kaj progreso per duple minor set (vd la klarigojn pri la fakterminaro en la artikolon
Anglaj kampardancoj
Muziko: A (8) A (8) B (12), plurfoje
Skemo de la duple minor set:
-
Ino1 Ino2
"supren" ..........."malsupren"
-
Vir'1 Vir'2
(Ino1 kaj Viro 1 konsistigas paron, ili estas partneroj, Ino1 kaj Viro 2 estas kontraŭpartneroj.) - La paroj “1” (po unu en ĉiu duple minor set) faras
set and turn (8 pulsoj) , la set antaŭeniĝante, dum la turn ili reiras al siaj lokojn. - La du paroj faras dekstramanan rondiron, kaj faras plenan cirklon clockwise (8pulsoj) - La viroj
« 1 » kondukas sian partneron "malsupren" de la duple minor set per duoblaĵo (lead down), ili revenas sammaniere (lead up) kaj per cast dum tria
duoblaĵo iras sur la lokon de la paro 2 dum la paro 2 glitas sin al la loko de la paro 1 (progreso). (la tuto 12 pulsoj)
Kaj denove
Tial la paroj 1iras “malsupren” la paroj 2 iras “supren”. Kiam paro alvenas en fino de la longway, ili restas senage dum unu vico, kaj reiras la postan
vicon returndirekte, t.e. ŝanĝinta da naturo, la 1 iĝinte 2 kaj la du iĝinte 1.
notoj:
-
simplaĵo: t.e. simpla paŝo; danciĝas sur du muzikaj pulsoj: dekstra (aŭ maldekstra) kruro paŝas kaj la dua kruro
rekuniĝas sur la dua pulso.
-
Duoblaĵo: t.e. duobla paŝo; danciĝas sur kvar muzikaj pulsoj: kruroj antaŭeniĝas tri fojojn, kaj rekuniĝas sur
la kvara pulso.
-
clockwise: en la direkto de la horloĝoj t.e. al sia dekstra
flanko
-
anticlockwise: en la direkto mala al tiu de horloĝoj t.e. al sia
maldekstra flanko.
-
arms (=brakoj): dekstrabrake: partneroj sin kroĉas la dekstran brakon, je nivelo de l'kubito, ne presante, kaj
plenumas plenan rondiron clockwise; La sama ekzistas maldekstrabrake kaj anticlockwise. Danciĝas per 2 duoblaĵoj
-
dekstramane rondiro, kaj maldekstramane rondiro simile ekzistas; du duoblaĵoj (8 pulsoj).
-
hands(=manoj): sama afero kaptinte per la du manoj.
-
Back to back (=dorsaldorse): la dancantoj turnas unu ĉirkaŭ la alian ĉiam rigardante samdirekten ne turniĝante sur
sin mem. Ili interkrucas dekstraŝultre, flankiĝas dekstren restante dorson al sorso kun la partnero, interkrucas maldekstraŝultre kaj reprenas siajn dekomencan lokon. La sama ekzistas ankaŭ
kun interkruco maldekstraŝulte unue. Simile per 2 duoblaĵoj.
-
cast : kurba movo uzata por progresi, farigas sur duoblaĵo (4
pulsoj)
-
Gipsy eye (=cigana okulo): la partneroj turnas unu ĉirkaŭ la alian rigardantaj fikse en la okuloj unu de alian.
simile per 2 duoblaĵoj
-
set and turn: estas set - ĝenerale simplaĵo alflanke dekstren, poste
simplaĵo alflanken maldekstre (do revenigas al la dekomenca loko); sed la inverso ankaŭ ekzistas - sekvite de turn sur duoblaĵo t.e. turniĝo sur sin
mem dekstren. Tiu figuro ĝenerale fariĝas duope en spegulo de la partneroj kontraŭ la alian. (8 pulsoj)
-
shoulders (=ŝultroj): plenumiĝas sur du duoblaĵoj: ĉiu partnero movigas maldekstren ĝis troviĝi la
dekstran ŝultron ĉe la dekstra ŝultro de la alia, sur; poste reiras al sia dekomenca loko; du duoblaĵoj. Tiam la sama figuro refariĝas maladirekten; du pliaj duoblaĵoj.
-
sides (=flankoj): estas simila al shoulders, sed la du dancantoj ne celas la ŝultran posicion, ili nur
konstante restas oblikve unu kontraŭ la alia desegnante kian paron da parentezoj.
-
muelejo : inter kvar dancantoj, ĉiu el ili malpezee kaptas per dekstra mano la sekvanton je la manartiko,
tiel formanta ian muelradon kvaralan, ili dume antaŭeniras rotaciante clockwise sur la tiel difinita akso. La samo fariĝas ankaŭ maldirekte, t.e. per maldekstra mano, kaj
anticlockwise.
-
lead down kaj lead up (=konduki malsupren, konduki supren): la viro
kaptas delikate sian partneron metante sian manon sub la ŝia, la du tenitaj sufiĉe alte, kaj kondukas ŝin ĉu direkte al la fundo de la salono (down) ĉu direkte al la
« ĉeesto » (vd en dismetoj de la dancantoj)