Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Pro sia nura ekzisto vegetarismo rompas la leĝon de silento

Manifesto de vegetaranoj :

Ni volas
Evidentigi nian fierecon rifuzi mortigi bestojn por nia konsumado

Rifuzi ŝteli de sensivaj estuloj la nuran havaĵon, kiun ili posedas :
ilian propran karnon, ilian propran vivon ; rifuzi partopreni en
koncentreja sistemo, kiu igas tiun vivon infero, dum ĝia tuta daùro ;
rifuzi fari tion pro nura plezuro gusta, kutima, tradicia : tiu rifuzo
devus esti minimumo.
La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco
estas la socia normo.
Ni volas evidentigi nian fierecon diri tiun « ne ».

Denunci malamon al vegetaranoj kaj vegetalanoj

Oni tamen volas hontigi nin pro nia vegetarismo. Vegetarismo estas neata,
ignorata, mokata, izolata se ne misfamigata.
Vegetarismo substrekas la kontraùleĝecon de malliberigo kaj amasbuĉado
de miliardoj da bestoj. Pro sia nura ekzisto vegetarismo rompas la leĝon
de silento.
Tiel klarigeblas la primokoj kaj malamo al vegetaranoj.
Kompreneble oni toleras senofendan vegetarismon, kiu asertas esti nur
persona elekto kaj sin pravigas per negrava mallogo, nobla asketismo,
zorgoj pri la sano kaj medio. Sed ve al ni, se ni kontestas malkaŝe la
barbaran ordon.

Oni komencos primoki tion. Zorgi pri kokinoj kaj bovinoj estas onidire
ridinde. Senargumente la ridindeco subpremas la ideojn, kiuj ĝenas.

Sed se ni ne submetiĝas, la ridoj iĝas nur fasadaj. Estinte klaùnoj, nun
ni iĝas monstroj ; perfiduloj kontraù nia specio, ĉar ne ĉiujn rajtojn
ni permesas al ĝi ; maldignaj gepatroj, cxar ni ne instruas al niaj
infanoj la karnomanĝajn ĝojojn ; konkurantoj de nazioj, ĉar Hitler
ŝatis la hundojn ; netolerema sekto, ĉar ni ne pensas same kiel ĉiuj
homoj.

Oni kulpigas nin esti teroristoj. Aù idolkulti la naturon. Aù rifuzi
gxiajn legxojn. ĉio taùgas por misformi niajn parolojn. Por hontigi nin,
por simbole jxeti nin ekster la socion.

Ni rifuzas honti pro nia kompato. Ni ne plu volas sxtelvivi. Ni ne plu
volas pardonpeti pro nia rifuzo mortigi. Ni ekzistas, ni vivas, ni pensas
kaj ni esprimas nin.

Evidentigi nian ekziston

Eĉnur en Francio ni estas centmiloj da homoj, kiuj malaprobas tiun
amasbuĉadon. La plejmulto el la civilizacioj sin demandis pri la pravigoj
manĝi karnon. Kiu aùdas pri tio ? Vegetarismo estas forpelata el
manlibroj kaj biografioj.

« La homo, kiu manĝas viandon aù la cxasisto, kiu akordigxas kun la
kruelajxoj de la naturo, per cxiu sia karnomangxo plu vivigas la kredon,
ke forto estas pravigo. » - Isaac Bashevis Singer, Nobel-premio pri
literaturo.

Evidentigi nian ekziston, aserti, ke ni vivas sen viando, tio signifas
ankaù montri, ke tio eblas. Ni manĝas nek bovojn, nek porkojn, nek
kokojn, nek fiŝojn, nek salikokojn. Kaj ni vivas tiel bone, kiel iu ajn,
eĉ se tio malplaĉas al far la amaskomunikiloj famigitaj "fakuloj", kies
scienco konsistas el neado de la realo.

Nek vegetarismo nek vegetalismo (kiu ekskluzivas cxiujn produktajxojn,
kiuj devenas el la besta ekspluatado, t.e. ankaù lakton kaj ovojn) havas
iajn ajn malbonajn efikojn al la sano - disponeblaj esploroj montras eĉ
la malon !

Mortigi por vivi ne estas fatalaĵo. Tio necesas nek unuope, nek grupe. La
bredataj bestoj mangxas multe pli da nutraĵoj, ol ili provizas nutraĵojn
per siaj karnoj. Tamen publika mono estas amase elspezata por subteni
bredadon kaj fiŝkaptadon.

Defendi niajn rajtojn

Al bredataj kaj mortigataj bestoj oni donas neniun rajton ; sed al ni,
kiuj estas solidaraj kun ili, oni laùprincipe agnoskas rajtojn. Ilin ni
volas plene uzi, ĉar ili estas niaj kaj ĉar ili estas la nuraj rajtoj,
kiujn tiuj bestoj hodiaù povas nerekte posedi.

Ni rajtas manĝi taùge en cxiuj laborejaj, lernejaj kaj kolektivaj
mangxejoj. Ni rajtas eduki niajn infanojn sen trudi al ili produktojn el
bucxejo.

Ni petas, ke oni cxesu uzi nian impostan monon por pagi la viandon aù la
fisxaĵojn de aliaj.

Ni klopodas rompi la muron, malantaù kiu oni silentigas niajn agojn kaj
ideojn. Ni volas, ke la nura publika debato pri la temo ne plu estu nur
tiu de la industriistoj kaj intelektuloj defendantoj de karnomanĝado.

Ni petas, ke oni akceptu la debaton.

« Ni estas la spegulo de via malbona konscienco kaj tiu spegulo ne plu
kaŝos sin. »

Fronte al bildoj pri amasoj da bestaj kadavroj « detruitaj » pro
Encefalito Bova Spongiforma aù pro Afta Febro, ni estis la nuraj, kiuj ne
hontis pro tiu amasbucxado. Pri ni ni ne hontis. Pri aliaj jes.

ĉefe malĝojaj ni estis. Gravas por ni aserti nian fierecon malkonsenti
barbarecon, tamen el tio ni ne sentas kontentiĝon. Miliardoj da bestoj
estas bucxataj. Oni diras ilin mutaj, iliaj krioj ne estas konsiderataj.
Ni pledos por ili ĝis la ĉeso de tiu masakro.
http://www.veggiepride.org

quand une étudiante vétérinaire découvre ......
témoignage:

http://www.vegetarisme.fr/Articles/index.php?p=TemoigEtuAba.html

Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article