lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
il n'y a rien de mieux. Les vraies valeurs de la vie et des relations humaines s'y trouvent. Vous ne savez pas votre chance ..... votre chance .... )
La filinet’ kontuzas sian frunton
Kontraŭ la seĝo ; via filo falas ;
Akre priplendas la malican grundon ;
Larmoj en okuletoj tuj kristalas.
La senanima mondo tiel duras!
Kaj tiel pretas, ĉiam por atakoj !
« Ho, paĉjo !” – la geknaboj kuras,
stumble, ekplore tuj al viaj brakoj.
Vi tenas tiun varman rozbukedon
Konsolas ilin, simple kaj sagace ;
Ĉar paĉjo ĉiam konas la rimedon :
« Domaĝe ! Do, mi kisu ĝin kurace!”
Magia patra kiso tuj balzamas
Vundetojn de l’infanoj; plenkontentaj
Ili forkuras, ĉar vi vere amas
Kaj ŝirmas kontraŭ vundoj akcidentaj…
Sur mia vango io tremas brile,
Rigardu min, ho paĉjo !, ĉar mi ploras…
Ve, kara paĉjo ! kisu min simile,
Ĉar mia koro, mia kor’, doloras !
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog