Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Iras abiturient'

Iras abiturient'

de K. KALOCSAY

el Streĉita kordo, 1931
Dum splena hor', ĉagrena hor'
Ĉe l' kor' min ekkaresis
Arĝentsonor' de l' rememor'
Pri l' tempoj, kiuj ĉesis.

Ĝojriĉa temp', feliĉa temp'
De l' knab' facilanima!
Ho, viv-abund' en korprofund'!
La viv' estas senlima!

Senpena sort' kaj plena fort',
Amika rondo varma!
Kortuŝa fid', plenbuŝa rid'
Pri ia farso ĉarma!

Ho, ora viv', ĝojflora viv',
Flugiloj ĝojfrapantaj!
Malĝoj' kaj dub'? Facila nub'!
Projektoj dolĉe vantaj!

Studenta temp'! Ho, venta temp'!
Aĝ' de printempa vento,
Aĝ' de April': en blanka bril'
Burĝonas knabosento:

Naiva am'. Je kiso jam
La lip' soifa estas
Kaj per admir' la amdezir'
La amatinon vestas.

Naiva poz': he, sen ripoz'
Nur supren sur deklivo!
Infana sonĝ', ho, vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo...

Reportu brilon al la malĝojkanto,
Malnova, kara kant', adiaŭkanto:

Iras abiturient'
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment',
Jam for...
La voj' alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj'...
Ni kisu nin je l' lasta foj'.

Infan sonĝ', ho vana sonĝ',
Ĉar vekas zorg' de l' vivo,
Kaj svenas ĝoj', kaj venas voj'
Malsupren sur deklivo.

En juga dev' la fluga rev',
La sonĝa mond' ekpalas,
Flugila sving' sen cel-ating'
Lamiĝas, kaj -- ni falas.

Nenie sav'. Eĉ ama rav'
Ne helpas por leviĝo,
Ĉagrenos nin, ke venos fin':
Aŭ tromp', aŭ senreviĝo.

Kaj post esper' la malprosper'
Eterna kaj rigida,
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝ' vingr-acida:

Por kio lukt'? Acida frukt'
Ja estas la espero,
Kaj ĝi de sur branĉ' sen matur'
Defalos al la tero.

Do, lasu nur: viv' pasu nur,
Ĉar estas ver' ordona,
Ke estas mond' kaj restas mond'
Malĝoja kaj malbona.


Ho, ploru, ploru kun la ekploranto,
Malnova, kara kant', adiaŭkanto:

Iras abiturient'
Jam for...
Adiaŭ, kamarad-taĉment',
Jam for...
La voj' alhejma antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... al voj'.
Ni kisu nin je l' lasta foj'






Ĉiuj la poemoj de Streĉita kordo  legeblaj !
ĉi-tie:
http://www.freeweb.hu/egalite/kalocsay/strecxita.htm
mi precipe konsilas legi:
Homo
kaj
Maja Idilio
Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article