Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

elmigrado, ĉu ne universala homa rajto ?

Lastatempe Eŭropa Unio fermas siajn pordojn al sudamerikanoj.

Strange kaj hontege: estis Sudameriko kiu ricevis milionojn de malriĉuloj kaj malsatuloj el Eŭropo.

Kaj Hispanio, (kaj ne nur ĝi) riĉiĝis el la arĝento, oro kaj sklavlaboro aborigena el la landoj de Sudameriko.

Estas memorinde ankoraŭ la argenta riĉeco kiu foriris el la fama monto de Potosí, en Bolivio.

Trafe, Prezidento Evo Morales, protestis pro tia malamikema decido, kaj demandis:

Tio estas la tutmondiĝo? Kiam la elmigrado venis el Eŭropo estis bonega kaj ili prenis niajn minejojn, niajn plej bonajn grundojn, forpelis nian propran gentojn, tamen nun malpermesas al ni elmigri. Sen dube la tutmondiĝo ne valoras por la homoj!”.-

Simile, Hispanoj jam forgesas la tempon, neantaŭlongan, kiam ili estis ja kontentaj, ke aliaj landoj akceptis ilin fuĝantaj sian mizeron por elsarki sukerbetojn aŭ elfosi karbon. Nun la hispanoj  malhelpas la ŝanĝiĝintaj mizerulojn per pikdratoj kaj pafoj.

Rememoru kio estis la "senkondiĉa imperativo de la praktika racio"  Kant-a, hmm cŭ ?

Kompreneble tio bedaŭrinda kaj fia homa malkonsekvenco estas universala, ekzemple ankaŭ la flandroj ja forgesis la tempon kiam devis ili  lasi sian vilaĝon por labori en Francion.


http://www.dailymotion.com/passerellesud/video/x1g8pe_bove-calais-120307


kaj diris Lula, la brazila prezidanto:
"O Muro de Berlim caiu. Sua queda foi entendida como a possibilidade de construir um mundo de paz, livre dos estigmas da Guerra Fria. Mas é triste constatar que outros muros foram se construindo, e com enorme velocidade. Muitos dos que pregam a livre circulação de mercadorias e capitais são os mesmos que impedem a livre circulação de homens e mulheres, com argumentos nacionalistas, e até fascistas"


 " Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo: Mi gardas mian klanon; tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro." (TRAVEN - "La mortula ŝipo")

Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article
I
Eble, iam, ni estos teranoj....... Samplanedanoj.. <br /> Ni ne konsentos, frate, man'en man,  la koloniadon fare de la alimondanoj.. tiuj ekspluatemuloj kiuj celas sin riĉigi per niaj minoj kaj akvoj..  <br /> Eble, iam, ni francoj estos TERANOJ... kaj ni grumblos ĉar tiuj alisunanoj  kiuj koloniis nian planedon,  forbaras nin kiam ni elmigras cele ilian sunon...<br /> Ni rigardu per novaj okuloj..
Répondre