lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
GRIVEJ
Ĝi estas maljuna. Ĝi scias, ke gi estas maljuna kaj senutila, ke tiuj kelkaj tagoj, kiuj ankoraŭ restis al ĝi, malfaciligos la vivon de la proksimuloj. De kiam ĝi malsaniĝis, neniu plu vokas ĝin, neniu mano ĝin karesas, neniu okulparo ĝin serĉas. Ĝi servadis fidele. Dudek jarojn, somere kaj vintre, ĝi vivis en ĉi tiu korto kaj gardis ĝin. Aŭtune, en rapidaj, trapenetrantaj pluvoj, dum ŝtormaj vintraj noktoj, ĝi ne sidadis en la hundejo; pene spirante, streĉigante la muskolojn, ĝi estis forta, ĝi trairis la neĝblovaĵojn, trainspektis ĉiujn angulojn de la ĝardeno kaj sciigis per bojado, ke ne eblas alproksimiĝi al la domo de la mastro… Sed iun vesperon li kaptis la suron de ŝtelisto, ŝtelanta pomojn el la pomarbo apud la barilo ! Dum multaj jaroj doloris ĝin la kapo pro la bastonfrapo, kiun ĝi tiam ricevis. Kaj alian fojon…
Kiom da fojoj, kiom da suferoj travivis Grivej, la fidela kortohundo.
Sed la tempo pasas kaj ankaŭ la vivo. Kaj jen, ĝi maljuniĝis. Gi ne plu povas iri eĉ al la pordo de la kuirejo ricevi oston, por lekadi ĝin…Kelkfoje ĝi restis sen manĝaĵo dum tutaj tagoj, ĉar ĝi ne povis moviĝi. Kaj nun, fine, ĝi havas terurajn dolorojn. Ĝi hurlas. Precipe nokte, kiam ĝi ne plu vidas aliajn hundojn, kiam ĝi restas sola kun la sufero, tiam ĝin turmentas pleje la malsano. Kaj ĝi hurlas. Komence ĝi ĝemis obtuze, per buŝo fermita kaj lango kuntirita, profunde ĝemis, kvazaŭ kreviĝus ĝia koro. Poste frostotremoj kaptis ĝin, spasmoj malfermigis ĝiajn makzelojn, kaj pli forte pli akre aŭdiĝis la ĝemado. Poste gi ploris, ploris, simile kiel homo; varmegaj larmoj faladis malsupren, brulige sur ĝia nazo.
Kaj fine, freneze pro doloro, ĝi ne plu povis elteni la suferon kaj ekhurlis terure per ĉiuj fortoj, plenvoĉe, timige ; ĝi estis aŭdebla ĝis malproksime kaj respondis eĥo, kvazaŭ alia hundo plorus pro la kompato… Kaj matene, je la sunleviĝo, ĝi endormis laca, kuŝanta sur la pajlo de la hundejo.
Ĉiuj domanoj preterpasantaj blasfemis ĝin. Ĉiuj… Ĝia hurlado perturbis la noktan silenton, vekigis el dormo kaj timigis ilin. Iuj kredis ke ĝi antaŭvidas malbonon, aŭguras ies morton. Grivej aŭdis, kion ili diris, aŭdis kaj komprenis ilin. Per mildaj – vualitaj de la malsano – okuloj ĝi sekvis ilin, ĝis kiam ili malaperis.
Ĝi komprenis kaj atendis la lastan horon. Iun matenon ĝi ekvidis la alproksimiĝantan mastron, kiu tenis ion dorse, ion, kio brilis en la sunlumo en vojkurbiĝo. Por ĝi li venis. Tiam, en ĝia animo, vekiĝis ne doloro, sed terura ĉagreno, profunda malĝojo pro la mastro, kiun ĝi konis ekde la infanaĝo, ludadis kun li, iris kun li sur la kampon kaj kuŝadis ĉe liaj piedoj por ricevi obeeme la merititajn vergobatojn. Eble tiu obeemo donis al ĝi la forton leviĝi kaj ĝembojante, plorante treniĝi al la mastro kaj alirante lin, leki liajn piedojn, kvazaŭ adiaŭante. Poste ĝi fermis la okulojn kaj kaŭriĝinte atendis. Ĝi atendis longe. Ĉu la mastro ekkompatis ĝin ? Pafbruego ne rompis la silenton de la korto.
Kaj hodiaŭ ĝi sentis, ke ĝi ne plu havas multan tempon. Kvazaŭ ĝi bedaŭrus, ke ĝi devas morti en la korto, kie ĝi vivis, inter la aĵoj, de kiuj ĝi neniam volis disiĝi, sub okuloj, kiuj ne plu rigardas ĝin amike. Subite ĝi eksentis teruron, timigis ĝin la loko, kie ĝi tiel multe suferis. Streĉiiginte la tutan forton, kvazaŭ ĝi estus pelata, ĝi malproksimiĝis, kiom rapide ĝi povis, forlasis la korton kaj ekiris la vojon, kondukanta al la arbaro. Atinginte ĝian randon, ĝi eniris la unuan arbuston kaj tie, inter la branĉoj, kiuj kaŝis gin, faris kuŝejon por si. Je la vesperiĝo tremado trairis ĝian korpon, poste la alia. Kaj ankoraŭ unu – la lasta. Sed antaŭ ol eligi la animon, gi leviĝis sur la antaŭaj piedoj kaj turninte la kapon en la direkto de la korto, ĝi ekhurlis, kvazaŭ adiaŭante…
Al la mallonga, antaŭmorta hurlo respondis la eĥo lastan fojon, kvazaŭ alia hundo vokus ĝin el la malproksimo.
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog