lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
"... admiris mi la kristanan balbutbruon, kiu estis diskovrita tiun teron, sur kiu mem mi probable baldaŭ kuŝos - mi ne kredis ĝin. Memorado je Sankta Johano pli fortas kontraŭ malfeliĉo, ol ties ĉeesto kontraŭ morto. En kiu orienta teksto ĉu mi nu legis: « Mondsenco tiom neatingeblas je la homo, kiom stirado de reĝaj ĉaroj je la skorpioj, kiujn tiuj diskrevas » ? Ĉio estas, Kvazaŭ plejalta valoro mia estus la Vero – kaj tamen kiom gravis tiunĉinokte la Vero ?
Mia paseo, mia vivrakonta vivo havis neniom da graveco. Mi ne pensis mian infanaĝon, mi ne pensis miajn familianojn. Mi pensis la ateajn kamparaninojn, kiuj salutis al miaj vundoj per krucosigno, la lambastonon alportitan de la timema kamparano, la kafon en la Hotel de France kaj tiu de la ĉefmonaĥino. Ĉe mia memoro restis nur la fratecaĵoj. En tiu silento monaĥeja, kie konjekteble estis dume preĝata por mi, kaj kiun marteladis la movoj malproksimaj de iu tanko, eĉ kiam mi pensis pri la skorpioj Babilon-aj, tio, kio vivis en mi tiom profunde, kiom proksimigo de morto, tio estis tiu kareso malespera, kiu fermas okulojn de l’mortintoj"Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog