lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
à Marie-Josée - Tréverec
LI TIMAS, KE ONI ELDIROS
(Amiko, mi komprenas, tiu ĝena osto,
Netolerebla, ĉu ne? . . . gorĝo kompatinda !)
« Vidu, sur la herbero kaŭras jen lokusto :
Vent’ inter pinoj fajfas kiel liuto tinta. »
(Amik’, okuloj viaj, mi ja vidas klare.
Trembrilas de kristalaj larmoj el la koro :)
« vidu, du papilioj tie flirtas pare,
Kaj flaru la odoron dolĉan de l’violo ! »
(Amiko, via koro batas maltrankvile,
Sed, sciu, mia koro ja ne estas pli kvieta :)
« Vidu, jen paro de ge-ĉielarkoj brile
Montras sin sur zenito, tre koketa. »
(Ne estas ŝerco, ja pli bonas ne eldiri,
Vian animsekreton povas mi trasenti :
Mortvundos tiu vort’, vi devas konsideri,
Do kial riski blinde, kaj ĝin poste penti !)
(Ĉar mi ne volas, ke suferu vi en flam’,
Ankaŭ mi . . . ankaŭ mi mem ne suferi volas.)
„Vidu, la ĉielarkoj nun disfluis jam,
Kaj ne plu papilioj sur herbej’ petolas. »
(Retenu vin ! la Belo . . . nur burĝon’ tenera,
Kiam ĝin malheligi per nuanc’ de zorgo ?)
“Ni iru, jam mallumas la ĉiel’ vespera, -
Por vidi la matenruĝon ni revenos morgaŭ. »
Xu Zhimo
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog