lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
Animals fully trust human beings; they trust them even one minute before their death. But when they see a person approaching them with a weapon in hand, they realize that those they trusted as
friends were actually their enemies. This is how wretched animal life can be.
P.R. Sarkar
La Kaprido
Antaŭ kelkaj
jaroj konato mia, kiu loĝis en proksima montvilaĝo, diris al mi ke pro la morto de sia patro li devas likvidi la gregon de kaproj, kiu apartenis al sia patro, ĉar li ne plu povas bredi, kaj ke li
preferas doni al mi freŝan viandon de buĉita kaprido. Mi estis okupita, kaj pro tio al li iris mia edzino. Ĉar mia konato ne estis certa pri mia alveno, la kaprido ne estis anticipe buĉita, kaj
mia edzino devis atendi. Ŝi atendis sidante en korto inter la kapridoj, kiuj saltis, kuris, ludis, ĉirkaŭturniĝis al mia edzino, kaj kaprido kun apenaŭ rimarkebla rideto komencis leki sian manon,
kvazaŭ ĝi volus kisi ĝin. Reciproke mia edzino delikate ekkaresis la kaprideton kaj eksentis kvazaŭ ĝi estis ŝia infaneto. Unuafoje en sia tuta vivo ŝi renkontis tiel ĉarman besteton, kaj spertis
tiun aman senton.
Tiumomente la buĉisto turnis sin al Ivanka, mia edzino:
- Tiu ĉi kaprido aprobas, ke vi preferas ĝin, ĝi eĉ amikiĝis kun vi, kaj pro tio mi buĉos ĝin por vi.
Antau ol mia edzino povis diri vorton, la buĉisto kaptis la kaprideton. Mia edzino ektremis. Tuj ŝi turnis sin alidirekten. Ŝi aŭdis nur korŝiran kapridan voĉon, kiu ŝajne deziris diri :
- Onklino Ivanka, kial dum vi karesas kaj ĝojigas min, samtempe vi permesas mian bĉadon ? Ĉu tio estas la signifo de homa hipolritado ? Ĉu vi tiel agrabla, milda, amema virino, verŝajne patrino, estas kapabla voli mian morton ? Ĉu vi manĝos mian korpon, kiun vi karesis per via mano antaŭ nur kelkaj momentoj ?
Ivanka nek rigardis plu la buĉiston, nek interparolis kun li. Kiam li diris « Ĉio estas preta », ŝi larmante pagis, prenis la sakon kun la kaprideta korpo kaj foriris. Dum aŭtobusa veturado ŝi senĉese ploradis pro la kaprideto kaj pro sia peko antaŭ la Kreinto de ĉiuj estaĵoj. Revenante hejmen, ŝi estis malĝoja kaj silenta. Kiam ŝi atingis la sojlon de la domo ŝi deklaris :
- Ivan, mi ne manĝos eĉ peceton de tiu ĉi kaprideto. Neniam mi forgesos tiun malgrandan, belegan, mildan, sendefendan estulon naskitan por vivi, ne por esti buĉata kaj manĝata de homoj. Ĉu ni homoj ne estas la plej saĝaj surteraj estuloj ? Kaj kiu donas al ni la rajton agi tiamaniere ? La tero estas plenplena je manĝaĵoj.
Dirite, farite. Mia edzino ne kuiris la kapridetviandon. Ĝin ni donacis al parenco nia, sen klarigi la motivon.
Paŝon pot paŝo, iompostiome, nia familio malkutimigis manĝi viandon, kaj estas vee, kiel oni diras, ke la plejmulto de la tabloj restus sans viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi la beston.
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog