lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
" la maldekstro ne akuzu la novliberalismon per la argumento ke tiu estas ekscese individuisma. Male. Ĝi demandu : Kiom liberiga por la individuo estas mondekonomio, kiu ĵetas milionojn da homoj en senlaborecon kaj malriĉecon ? Ĉu okazas pro zorgo pri la individuo, ke la salajruloj estas elmetitaj al ĉiam pli forta premo esti cedemaj, fari kromlaboron kaj rezigni pri salajro, submetiĝi al netolereblaj ŝarĝoj por korpo kaj menso ? Ĉu tio iel rilatas al individuismo, se la reklamindustrio investas miliardojn da dolaroj en la cinikan manipuladon kaj ekspluatadon de la sentoj kaj de la sociala malsekureco de la individuoj ?
Due, la maldekstro atentigu pri tio, ke pli da individua libereco estis ĝis nun atingita nur per komuna batalo. La impresa busbojkoto antaŭ 50 jaroj en Montgomery, ĉu ĝi ne konsistis ĉefe en tio ke homoj oferis siajn liberecojn, ne uzis la buson, eltenis mokojn, ĉikanojn kaj ĝenojn flanke de blankuloj ? Ke ili faris oferojn por pli alta celo, por la libereco kaj digno de la unuopulo - por la individuo ?
Fine, la maldekstro defendu la prizorgoŝtaton nome de radikala individuismo, kaj
demandi : Ĉu la kolektivaj institucioj de la prizorgoŝtato ekzistas por certigi al la homoj vivon je plej malalta nivelo, aŭ ĉu por ebligi la dignon, la sendependecon kaj la disvolviĝon de
la individuoj ?"
Magnus MARSDAL. (esperantigis Vilelmo Lutermano)
Ktp Ktp, kaj pensu kio estas pli detruanta de la individuaj liberoj kaj esperoj ol senlaboreco kaj
malsekureco de l'laborposteno?! kaj la unuformigo kultura kiun entrudule entrudas la tiudirita "tutmondiĝo", la Disney-MacDo-Mikael-Jackson "kulturo" ?! kaj ne ni parolu pri la pli kaj pli ĝeneralaj policaj misfaroj
.... kaj ĉieĉeestantaj kaj feŭdismosimilaj privataj goriloj, alidire "agentoj pri sekureco". (...!) Kaj iru legi, se vi legas la francan, kaj mediti en ĉi blogo la paĝon "Boycotter les Supermarchés". kaj http://www.comprendrelenouvelordremondial.fr/
Kaj krome kaj krone, la RFID enkorpogitaj blatoj, kiuj igos la eksajn Civilizitajn sociojn al totalismaj koncentrejoj kompare kiuj, Orwell 1984 aspektos mildaj provojn de
metilernanto...
Moderna kapitalismo estas vasta aĉa kaj ege danĝera entrepreno kiu
ne nur taŭzas sed neniigas individuecon, kaj igas pli kaj pli infera kaj malebla la vivo de individuoj. Por ĝi individuoj ne
pezas, nek respektindas.
Ne pro nenio tiu epoko estas ankaŭ tiu de Eŭtanazio.
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog