lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
En la blogo de "karesema" mi trovis tiun gravan kaj valoran tekston:
" SAUXDADO"!!!
La saxdado parolas portugalan
(kaj Esperanton)
Mi sauxdadas cxion, kio markis mian vivon... Kiam mi vidas fotojn, kiam mi flaras, kiam mi auxdas vocxon, kiam mi memoras la pasintecon, mi sauxdadas... Mi sauxdadas la amikojn, kiujn mi neniam plu vidis, personojn, kun kiuj mi ne plu parolis aux renkontis... Mi sauxdadas mian infanagxon, mian unuan amon, la duan, la trian, la lastan kaj la amojn, kiujn mi ankoraux havos, se Dio permesos...
Mi sauxdadas la nuntempon, kiam mi ne profitas cxion, por memori la pasintecon kaj por veti la estontecon... Mi sauxdadas la estontecon, se poste la efektivigxo, eble ne okazos tiel, kiel mi pensas, ke gxi okazos... Mi sauxdadas al tiu, kiu lasis min kaj tiun, kiun mi lasis, kiu diris ke venus, sed ne aperis; kiu aperis kurinte, kaj preskaux ne konis min, kiun mi neniam estos oportuno por koni.
Mi sauxdadas tiun, kiu forveturis kaj kiun mi ne adiauxis bone; kiu ne sukcesis adiauxi min; kiu pasis en la sxoseo antagonista al la mia vivo kaj kiu mi nur vidis tre rapide; aferoj, kiujn mi havis kaj aliaj, kiujn mi ne havis, sed multe volis havi; aferojn, kiujn mi ne scias cxu ili ekzistis, sed kiun se mi scius, certe dezirus provi;...
Mi sauxdadas seriozajn aferojn, amuzajn aferojn, okazojn, travivajxojn...
Mi sauxdadas la hundeton, kiun mi havis antauxe kaj kiu min amis lojale, tiel kiel nur hundoj kapablas fari,la librojn kiun mi legis kaj faris min vojagxi, la diskoj, kiujn mi auxdis kaj faris min songxi, la okazajxojn. kiujn mi vivis kaj la okazajxojn, kiujn mi lasis preterpasi sen profiti tute.
Multajn fojojn mi volas trovi tion, kion mi ne scias, mi ne scias kie, por sercxi ion, mi nek scias kion, nek kie mi gxin perdis...
Mi vidas la mondon turnigxi, kaj mi pensas, ke mi povus senti sauxdado en la japana, en la rusa, la itala, en la angla, sed mia sauxdado nur parolas portugalan kaj Esperanton, kvankam se profunde gxi povas paroli cxiulingve.
Mi kredas ke la simpla I miss you, neniam estos la sama forteco kaj signifo ol nia vorteto. Eble ne esprimas, gxuste, la grandegan mankon, kiun ni sentas pri karaj aferoj aux personaj. Kaj pro tio mi sentas plu da sauxdado... Cxar mi trovis vorton por uzi cxiam, kiam mi sentas cxi tiun doloron en la koro, iomete malgxoja, iomete gxoja, sed ke funkcias plej bone ol vitala signo kiam oni volas paroli pri vivo kaj pri sentoj.
Gxi estas la senerara pruvo pri tio, ke ni estas impresigxemaj, ke ni amis multe la aferojn, kiujn ni havis kaj ni bedauxras la bonajn aferojn, kiujn ni perdis dum la ekzistado nia...
Senti sauxdadon estas signo pri tio, ke oni vivas!
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog