Ĉu vi konas Miĥaelo Mihok ? Konjekteble se vi estas kleraj esperantistoj 
Tiu persono inspiris iam usonan hajku-verkintan esperantiston, kiu vokis al kreo asocion de "Amikoj de miĥaelo Mihok"
jen lia teksto:
Amikoj de Miĥaelo Mihok...
Mi libere konfesas, ke mi estas nur meznivela Esperantisto. Sed mi ponas plibonigi mian lingvopovon, inter aliaj rimedoj per
legado de klasikoj de nia lingvo. Por lerni bonan lingvon, oni devas renkonti la bonan lingvon.
Ĉi tiu legado konatigis al mi la kreaĵon de Julio BAGHY, Miĥaelo Mihok. (Vidu ekzemple "Kiel Mihok instruis angle"...)
Mihok estas simpla homo, iama tajloro. Sed en plejparte de la rakontoj li estas militkaptito kaj perforte servisto de rusa
leutenanto en Siberio. Li estas Esperantisto kaj revas fondi la "In-Tu-As-Es-Ta-He"-n (t.e. la Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj), kies insigno estas verda stelo
trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li ja estas komika figuro, sed li ankuax estas tipo de la vere "homeca homo". Li tipigas tiun homecon, kiu kuŝas ĉe la koro de la tuta verkaro de
Baghy.
De kio konsistas la homeco de Mihok? Mihok estas malgranda homo, sed homo kun grandaj revoj, kun granda animo. Estas
io...fefabela ĉirkaŭ li. Tamen li ankaŭ estas heroa -- li estas ekzemplo de la fabela hero, la tajloreto, kiel la tajloreto kiu "mortigis sep per unu bato". Lia revemeco estas ja lia grandeco.
Mihok scias, ke li estas malgrandulo. Malgraŭ tio, li ankoraŭ revas siajan revojn. Kaj li vere ŝanĝas la mondon; kompreneble nur malgrande, sed vere.
Eble ni... Ne, mi parolos nur pri mi. Eble mi devus iom similiĝi al Miĥaelo Mihok. Mi devus homo, fidela en la malgrandaĵoj. (Kp
Luko 16,10: Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo...) Do ne fiere, mi nomas min "Amiko de Miĥaelo Mihok", en la espero, ke mi estu vera amiko, vera "alter
ego", alia mi al li. Mi pensas, ke eble nia movado, nia mondo bezonas multajn da "Mihok"-ojn. Lia ekzemplo estas tie por ĉiuj.
Mi ankaŭ esperas, ke mi ne solos en ĉi tiu afero. Ke mi trovos multajn da Amikoj de Miĥaelo Mihok tra la tuta mondo. Sed eble mi
estas nur revulo...
[2004/04/19]
http://gxangalo.com/modules/weblog/details.php?blog_id=27
Jes ja! "nia movado, nia mondo bezonas multajn da "Mihok"-ojn"
oui, le monde, par exemple dans l'altermondialisme, et la défense de toutes les
valeurs humaines et humbles commes des grandes causes, et mêmes des combats désespérés, ont besoin de ces "petits hommes" avec une grande âme, comme le petit tailleur deJulio Baghy, qui sont
fidèles dans les petites choses, et qui changent le monde, vaiment ! en petit, tout petit, mais vraiment.
Lisez cette séquence émotive, et cette réflexion dans le blog "la fin du capitalisme"
http://20six.fr/aurelianobuendia/art/1329669
chats et humanisme
sans cesse