lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
(en “sekretaj neeldonitaĵoj”) :
Ĉio, kion amas mi kaj en brakoj premas
Cindren iras.
Tion, kion amas mi kaj posedas
Tuj aliiĝas al cindroj.
(en “Prozo de l’transsiberia vagonaro”) :
Antaŭsentis mi la venon, de l’ granda ruĝa Kristo rusrevolucia .....
Kaj suno estis fivundita karno
Sinmalfermita kiel ardaĵo.
Siberie tondris pafilegoj, militis,
Malsatis, malvarmis, kaj plagis, kaj ĥoleris.
L’akvoj ŝlimaj river-Amur-aj kunfluigis milione putrantajn kadavrojn.
.....
Vidis mi en lazaretoj malfermegajn vundojn plensangantaj per plenorĥestra fort’
Kaj fortranĉitaj membroj dancis ĉien, ekflugante tra malpaca spac’.
Morto en Mandĉurio:
Jen nia elŝipejo kaj lasta kaŝloko
Teruras tiu vojaĝ’.
....
Estis mi feliĉega kaj sen zorgoj
Sentis mi, kvazaŭ mi ludis je l’rabistoj
Ni estis ŝtelinta l’trezoron de Golkond’
Kaj ĝin dank’ al Transiberi’ kaŝonta en transan flankon de l’mond’!
….
Mi rekonas ĉiujn landojn fermokule per la arom’
Kaj la trajnojn per de ili farita bru’
Eŭropaj trajnoj estas kvartaktaj, dum tiuj
En Azio havas da kvin aŭ ses,
Aliaj obtuze iras, lulkantas,
Kaj estas da, kies unutona rado-bruo memorigas al mi l’pezan prozon de Maeterlinck’
.....
Kaj jam estis mi tiom malbona poet’
Ke ne sciis mi iri ĝisfine
...
Tamen estis mi tre malbona poet’
Ne sciis mi iri ĝisfine;
.....
Ĉar estis mi plu tre malbona poet’
Ĉar la mondo preterlimas min
....
Ĉar mi ne scias iri ĝisfine,
Kaj timas.
Mi timas.
Mi ne scias iri ĝisfine.
....
Ĥarbino
Pluen mi ne iros.
Tio estas la lasta stacio.
Mi elvagoniĝis en Ĥarbino dum oni ĵus enflamigis oficojn de l’Ruĝa-Kruco.
...
„Blazio, diru, ĉu vere ni estas longege disde Montmartr''?“
Ĉivespere ĝenegas min granda amo
Kaj malvolonte mensas mi pri l'Jehaneto de Francio
Dum el tristo vesper' verkis mi ŝiahonoran ĉi poemon.
Johano,
La ĉiesulineto.
Tristas mi, tristas mi
Mi iros al „Lerta kunikl'“ por memori perditan mian junecon.
kaj trinki malgrandajn glasojn.
Poste mi rehejmiĝos sole.
Notoj:
*la vojaĝo okazis en 1905 dum la Rus-Japana milito.
*Montmartr' estas tre konata monteto kaj kvartalo en Parizo.
*La ĉiesulinon Johano li literumas Jehano pro memoro de la maniero kiel estis skribita en 15-a jarcento a nomon de Johano de Arko, franca heroino kaj sanktulino , fakto konata de la ŝatantoj pri malnovaj aferoj.
*„Lerta Kuniklo“ estis furora spektaklo-trinkejo en Parizo
(Esperantigis Roland Platteau 2/12/2006-13/12/2005)
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog