lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par Roland
Nuntempe Jesuo-Kristo estus rigardita kiel frenezulon; oni enfermus lin, kaj plenŝtopus lin per neŭroleptikoj. Aŭ oni dirus, ke li kreis sekton.
Fakte, unue li ne estus naskiĝinta : la virgulino Mario estus sin abortigita. Nu, pensu ! je tioma aĝo oni nepre ne konsentus ke ŝi naskus infanon; la socia premo estintus tro forta.
Kaj, se li estus naskita, senŝirmaj kiel ili estis, nuntempe ili neniam trovintus ajn stalon por ŝirmiĝi ; aŭ oni
venigus al ili la policon ! Li estus naskiĝinta sur trotuaro. Ne, la patrinon oni enhospitaligus en akuŝejon ( Jozefo, li, eksteren ! al la strato. Ne ! en malliberejon :
konsiderinte la aĝon de Mario, oni kondamnus lin pro pedofilio !), kaj oni forprenus disde ŝi la infanon tuj post la nasko, por formeti lin en institucion de la « Socia
Helpo » ; kaj nenia fuĝo en Egipton eblus ! Ĉiamaniere nuntempe la fuĝo en Egipton ne estus ebla : la landlimoj estas nun tro bone kontrolataj kaj hermetikaj ; kaj
senlegitimaĵaj ili estus arestitaj kaj retroirigitaj en ilian landon kaj transdonitaj al la polico de Herodo
.
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog