lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
Par R. Platteau
Ŝajnas kruda sorto, resti fraŭlo, estante maljuna viro kun malfacila digno peti akcepton, se oni volas
pasigi vesperon kun homoj, esti malsana kaj el la angulo de sia lito dum semajnoj rigardi la malplenan ĉambron, ĉiam adiaŭi antaŭ la dompordo, neniam apud sia edzino suprenpremiĝi la ŝtuparon,
havi en sia ĉambro nur flankpordojn kiuj kondukas al fremdaj loĝejoj, hejmenporti sian vespermanĝon en unu mano, devi primiregi fremdajn infanojn kaj devi konstante ripeti: "Mi ne havas", formi
sin aspekte kaj kondute laŭ unu aŭ du fraŭloj el la junecaj rememoroj.
Tiel estos, nur ke oni ankaŭ en la realo nun kaj poste aperos tia, kun korpo kaj reala kapo, do ankaŭ kun frunto por frapi ĝin per la
mano.
Eclipse Next 2019 - Hébergé par Overblog