Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie

Publicité

Per viaj oreloj vi vidas pli

Per viaj oreloj... vi vidas pli.

Aŭskultu kaj donu vivon

"Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed... ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? Iu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? Iu kiu konservas tion kion vi rakontas ?" (A. Vanesse)

Estas homoj, kiuj tiel bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, persona talento (ĉar kompreneble li ne parolas pri la nepersona hipokrita aŭskultado de la profesiaj  "aŭskultantoj", tiu valoras nenion); tamen iom kultivi en si tiun kapablon eblas; faru! Aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco.

"Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon havas",  diris la flandra poeto Guido Gezelle, ĉio. Kaj Viktor Hugo samopinius. Preni la tempon, eĉ la tempon por nenion fari, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata - same kiel la silento.

Aŭskultado ofte pli lernigas ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo, foje aventuro

Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj ties rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia.  Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. 

Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article