lutte des classes, humanisme, actualité- valeurs de la vie contre les valeurs de mort- Sécuritarisme & Totalitarisme- Esperanto- Littérature, poésie
"multaj homoj, kiuj iam diris « ne »
en morton malaperis oportune,
Liaj korpoj forfandiĝis,
Nek iliajn okulojn nek eĉ nomojn oni memoris,
Iliaj vortoj restas.
Kaj nun ili ĝustas.
Nekonatulo la veron diris:
(Guy BEART)
« Sur la voj-angulo ni ĵuris ne timi je niaj gepatroj aŭ pro la malagrablaĵĵoj kiuj sekvontus de la de ni projektita faro : neniaokaze diri ion ajn malbonan pri nia koramata profesoro. Tiu, kiu rompus la ĵuron estos forpuŝita de la aliaj.
La tago alvenis. La ĉeestantaro kaj efekta ĉeesto de la gepatroj malardigis nian decidiĝemon. Kaj, nu, estis profesoro Jang.
Ŝi staris en la pozicio kiu estis tiu de miaj geavoj : manojn ligitajn sur la dorso, kaj kun tabulo pendanta je ŝia kolo, kie estis skribita « mal-revoluciulo ». Oni estis razinta je ŝi duonon de la kranio, por signifi, ke ŝi plu estus nur duono da persono, feĉo de la homaro. Pos tiom malmulte da tempo, ŝi ŝajnis esti maljuniĝinta je jaroj.
La patro de Ĝu-Kiang anoncis, ke denun la profesoro pri desegno estros la lernejan estaplon.
(La patro de Ĝu-Kiang mem estis grava estrulo de la « Kultura revolucio » en la urbo : Ĉeng-tu)
Ĉiu instruisto estis eldirinta sur la supro de la podio sian denunc-artikolon. La plej longa parolado estis kompreneble tiu de la fiaĉa estrino. Dum la aŭskultado restis ni kapon klinitan kaj silentaj, kiel antaŭdecidite. Komencis la profesoroj maltrankviliĝi pro tio, sed jam estis tro malfrua.
-« gelernantoj ja diru ion ! »
Ni daŭre estis serenaj. Kaŝridoj infektiĝadis laŭ niaj vicoj : laŭmerite al tiuj profesoroj !
La fiperfidulino malleviĝis de la podio, kaj iris al ni por alparoli la klasĉefon :
-« Ĉu vi ne skribis denunc-artikolon ? Do iru sur la podion por ĝin legi !
Ne lasinta al li nur sekundon por pripensi ŝi tiris lin je la maniko. Li tremadis ĝis ĉiuj membroj sub niaj severaj rigardoj. Li ne rajtis diri ion malbonan pri profesoro jang, kiu estintis ĉiam afablega kontraŭ li.
Li malfaldis folion, rigardis al nia profesoro, sin turnis al la aliaj instruisoj kaj la Ruĝaj Gvardianoj sidantaj en la fundo de la podio Subite li elmontris kuraĝon, kiu mirkonsternis nin ĉiujn, per deklari laŭtvoĉe :
-« Mi ne konas tiun tekston ! Mi ne scipovas legi ! Ne mi skribis ĝin, ties ideografiaĵojn mi ne komprenas. »
Kia ĝeniulo ! Ni ĉiuj ekaplaŭdis lin, kaj kara nia Jang levis la kapon por rideti al ni plorante. Tiun rideton ni konadis parkere, sed tiu-ĉi tago li estis tiom patosa, ke ĝi tordigis al ni la ventron. Ni vespiradis per « Profesoro Jang » ĥore ; sed el ni Ĝu-Kiang manifestiĝis la plej riskema. Li elpaŝis abrubte :
-„Profesoro Jang neniam diris ion malbonan en la klasĉambro !“
Lia patro stariĝis, rabia pro kolero:
-“ Silentu tuj! Se vi plu diras ion ajn mi draŝos vin hejme !
Mia amiko tuj residiĝis, sed la profesoro pri desegno estis jam hontiĝinta kontraŭ la patro de Ĝu-Kiang, kaj ŝi kliniĝis antaŭ li skuante la kapon kiel hundo antaŭ sia mastro :
-« Pardonu al mi estrulo Ĝu, pri tio mi kulpas, mi ilin ne bone informis. Ne koleru ! Mi plu forpurigos la venenon, kiun Jang estas metinta en ilian menson.
-Ja vi kulpas, tio estas fakto ! Vi estas baraktonti brute por re-eduki ilin ĝisfunde. Tiu kunveno tute ne kontentas min! Oni faru iun alian novan.!
Laŭ nia bontrovo la kunveno estis finiĝanta kontentegige, tio estas: en diabla fuŝordo. Ĉiuj foriris, krom Ĝu-Kiang restigita de la profesoro pri desegno. La kolegoj atendis pri lin en la strateto. Fine ŝi nur sugestis al li, ke li petus pardonon al sia patro.
-« Ŝi insultis vin, ĉu ?
-Ne ! ŝi ne aŭdacis, ĉar dank’al mia patro ŝi iĝas la estro de la lernejo.
Ni poste demandis la klasĉefon, ĉu veras, ke la denunc-letero ne estis skribita de li. Li respondis ke ja estis fakto. La profesoro pri desegno estas veninta priparoli kun liaj gepatroj :
La kunveno nia finiĝis kun niaj petegoj al Ĝu-Kiang, ke li persvadu sian patron, ne aranĝi novan kunvenon.
La kunveno ne okazis, sed profesoro Jang ne plu aperis en la lernejon. Diritis, ke ŝi memmortigis. Matene la lernantoj niaklasaj alvenis al la kursoj la okulojn ŝvelitajn kaj ruĝajn, kaj naztukon en la mano.
Iun posttagmezon Ĝu-Kiang vokis min:
-“ Nju-Nju, ĉu vi volas iri por vidi profesoron jang? Ne estas blago. Ili faris grandan kunvenon. Venu sekvu min…. »
Ekkuris ni anhelante ĝis la eks-teatro.
De la salonfundo , vidiĝis silueto sidanta sur seĝo meze de la scenejo. Ni kuregis al ŝi. Tio estis nia profesero jang amata. Senmova kaj senesprima, ŝi tenis la palpebrojn fermitaj. Ŝia haŭto estis blanka kiel papero. Logis kaj samtempe timigis min rigardi tiun vizaĝon, kiu estis riceviginta al mi tiel multe da amo kaj da feliĉo.Ŝi estis tiom ŝanĝiĝinta, ke mi ne plu tre bone rekonas ŝin.
-« Profesoro Jang ! Ĉu vi dormas ? Estas mi Nju-Nju. Ĉu vi aŭdas min ? Mi venis por vidi vin. Vekiĝu kaj mi faros ĉion, kion vi ordonos al mi.
Mia gorĝo strangoliĝis, Ĝu-Kiang tremadis per la tuta korpo dirante:
-„ Min pardonu, profesoro jang. Vi scias, ke mi malamas mian patron, mi malamas min mem. Profesoro Jang, vi estas revenonta ja? Ankoraŭfoje ni iros la parkon triope, ĉu ne ? »
Ni tiam surgenuiĝis , kapon sur ŝiaj genuoj malvarmaj, plorante ĝis sufokiĝi. Ni malestimis nin pro ne kapabli dronigi la plenan urbon per niaj larmoj. Ni malamegis nin pro ne kapabli pere niajn kriojn eksplodigi la teatron. Flustris Ĝu-Kiang :
-« Mi opinias, ke profesoro Jang tre malvarmas !
Sen priparolo ni nin direktis al la propagand- kaj akuzo-afiŝoj, kiujn ni forŝiris po unu ĝis la plejlasta kaj ni kovris per ili profesoron Jang, tute, cele ke oni ne plu ŝin vidus. Kaj tiam ni lokis nin apud ŝi, kiel rojo-borde por spekti sunsubiron.
Kelkajn tagojn poste, onidirojn diris, ke polico estis traserĉinta ĉie pri tiuj, kiuj aŭdacis ŝiri la afiŝojn pri propagando, por per ili kovri krimulon kies kadavro estis ĵus re-kritikita. Ni feliĉis pro tio, ke la polico implikiĝis en sia enketo. Plurajn laŭvicajn vesperojn ni plu forŝiris afiŝojn en la strato : tio estis nia ununura rimedo venĝi la morton de profesoro Jang. Ni kredis, ke ŝi loĝadis la lunon ekde nun, kaj ke ŝi kontentis de tie, kie ŝi rigardis al ni.
Mia avino instruis al mi, ke en la mondo estas iuj koroj kaj okuloj neelĉerpiĝeble bonaj. Iam tiuj konsumos la malbonecon de la mondo. Ankaŭ mi estis utiligonta mian malgrandan koron por oponi al l’malico, por mia avo, por mia « fraĉjo Ĝibulo » kaj por mia tiom kara profesoro Jang. »