Par R. Platteau
Rabeno iam petis Dion, ke li montru al li la ĉielon kaj la inferon. Dio akceptis kaj donis al li la profeton Elija kiel
gvidanton. Elija gvidis la rabenon unue en grandan ĉambron, en kies mezo staris sur fajro granda kuirpoto plenigita kun bongusta kuiraĵo. Ĉirkaŭ ĝi sidis homoj kun longaj kuleroj, kaj ĉiuj ĉerpis
el la poto. Sed la homoj aspektis palaj, magraj kaj mizeraj. Ĉar la preniloj de iliaj kuleroj estis multe tro longaj, tiel ke ili ne povis movi la bonegan manĝaĵon en la buŝon. Poste, kiam la
vizitantoj ree estis ekstere, la rabeno demandis la profeton, pri kia stranga ejo temis. Temis pri la infero. Tiam Elija gvidis la rabenon en la duan ĉambron, kiu aspektis same kiel la unua. En la
mezo de la ĉambro brulis fajro, kaj tie kuiriĝis delicia manĝaĵo. Homoj sidis ĉirkaŭe kun longaj kuleroj. Sed ĉiuj estis bone nutritaj, sanaj kaj feliĉaj. Ili ne provis manĝigi sin mem, sed uzis la
longajn kulerojn por doni manĝaĵon unu al la alia. Tiu ĉambro estis la ĉielo.
édifiant non?
et conclusif.